Lomboko

(Alidirektita el Lombok)

LombokoLombok estas insulo de la Java Maro en la provinco Okcidentaj sudorientaj insuloj (Nusa Tenggara Barat aŭ NTB), Indonezio. Ĝi formas parton el la ĉeno de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. La Lomboka Markolo separas ĝin de Bali okcidente, kaj la Alasa Markolo de Sumbavo oriente. Ĝi estas preskaŭ cirkla, kun "vosto" (nome Sekotonga Duoninsulo) sudokcidente. La insulo estas ĉirkaŭ 70 km longa kaj havas areon de ĉirkaŭ 4,725 km². La provinca ĉefurbo kaj pli granda urbo estas Mataramo. Lomboko estas iom simila laŭ grando kaj denseco al la najbara Bali kaj kunhavas iome kulturan heredaĵon, sed estas administre parto de NTB kun la malabunde populacia Sumbavo. Ĝi estas ĉirkaŭata de pluraj pli malgrandaj insuloj, kies plej konataj estas la Giliaj Insuloj.

Lomboko
Satelita bildo
Satelita bildo
insulo
Akvejo Java Maro
Insularo Malgrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 8° 25′ S, 116° 28′ O (mapo)-8.4166666666667116.466666666673726Koordinatoj: 8° 25′ S, 116° 28′ O (mapo) f1
Situo de Lomboko
Situo de Lomboko

Map

Areo 4 725 km² f4
Plej alta loko Rinjani
3 726 ID-NB Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Loĝantaro 3 160 000
669 loĝ./km²
Ĉefa loko Mataramo
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr

La insulo estas hejmo de 3,16 milionoj da Indonezianoj [1][2][3] kiel konstatita en la jardeka censo de 2010, kaj en 4 regentecoj kun la provinca ĉefurbo Mataramo.

Laŭ Lomboko havas sian nomon unu birdospecio: Lomboka liĥmero (Lichmera lombokia) el la familio de la Melifagedoj (Meliphagidae).

Notoj redakti

  1. Jumlah Penduduk NTB 4,4 Juta Jiwa. Media Indonesia (3a de Septembro 2010). Arkivita el la originalo je 2011-08-20. Alirita 7a de Februaro 2011.
  2. Population of Indonesia by Province. Badan Pusat Statistik Republik Indonesia (Statistics Indonesia) (2010). Alirita 7a Februaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2011-05-30.
  3. http://www.citypopulation.de/Indonesia-MU.html