Vietnama fazano

(Alidirektita el Lophura hatinhensis)

La Vietnama fazanoVjetnama fazano estis iam konsiderata specio de kokofazanoj, Lophura hatinhensis, sed ĝi estas nune konsiderata varianto de la Eduarda fazano. Malkovrita en 1964, ĝi estas endemia de centra Vjetnamo. Ties teritorio koncentriĝas ĉe la Natura Rezervejo Ke Go en la provinco Ha Tinh.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vietnama fazano
Paro da Vietnamaj fazanoj, ĉe Natura Centro Camperdown, Dundee, Angus, Skotlando
Paro da Vietnamaj fazanoj, ĉe Natura Centro Camperdown, Dundee, Angus, Skotlando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. edwardsi var.
Lophura edwardsi var.
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu fazano havas tre malgrandajn kaj tre fragmentitajn teritorion kaj populacion, kiu estas plue malpliiĝanta pro detruado de ties specializita arbara habitato de malaltaj teroj kaj tre altaj niveloj de ĉasado. Tiuj tialoj nune kombiniĝas por pritaksi ĝin kiel Endanĝerita. Ĉe 2012, plua habitatoperdo kaj ĉasado povus postuli suprenlistigon al Draste Endanĝerita tujtuje.[2]

Habitato redakti

Tiu fazano loĝas en unurangaj kaj unurangaj (inklude lignoproduktadon) ĉiamverdaj arbaroj en malaltaj teroj kaj montetoj el marnivelo (almenaŭ historie) al ĉ. 300 m. Ĝi povas toleri habitatodegradadon, sed ŝajne ĝi estas pli komuna en kanopefermitaj arbaroj, kaj estis kaptita en densa ĉeroja vegetaĵaro.

Referencoj redakti

  1. BirdLife Species Factsheet. http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=254&m=0 Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. BirdLife International 2012. Lophura hatinhensis. In: IUCN 2012. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. http://www.iucnredlist.org. Elŝutita la 16an de Decembro 2012.
  • Hennache, A., S.P. Mahood, J.C. Eames, kaj E. Randi. 2012. Lophura hatinhensis is an invalid taxon. Forktail number 28: 129-135.