Los Hinojosos
Los Hinojosos [losinoĥOsos] (La Fenkolejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Los Hinojosos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16417 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Maria Gloria Bobillo Ortega (Partido Popular) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 940 (2013) | ||
Loĝdenso | 8,25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 36′ N, 2° 50′ U (mapo)39.604166666667-2.8258333333333Koordinatoj: 39° 36′ N, 2° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 113,95 km² (11 395 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Hinojosos [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas Hinojoseño. La censita populacio en 2013 estis de 940 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,25 loĝ/km².
Situo
redaktiLos Hinojosos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 768 m; je 96 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 130 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 113.95 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′15″N 2°49′33″Ok.
Historio
redaktiKonfliktoj de epoko de feŭdismo kaj agado de la Ordeno de Santiago, kies kruco aperas en la blazono, rezultis en stranga duonigo de la vilaĝo en 1232, ĉar ĝi estis konstruita ambaŭflanke de iama vojo, kiel Hinojoso de la Orden (de la Ordeno) kaj Hinojoso del Marquesado (de la Markizo), kies loĝantoj eĉ devis kundividi la uzadon de la centra puto, dividita de lima ŝtono. Tio rezultis en iama konkurenco kaj rivaleco inter la loĝantoj de ambaŭ duonoj de la vilaĝo kaj eĉ en relativa endogamio.
Dum la 14a jarcento la vilaĝo suferis konstantajn konfliktojn inter senjorlandoj.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (kikeroj, ajloj, lentoj, vino, olivoleo, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (fromaĝoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.