Los Vélez
Los Vélez [BElez], en hispana Comarca de los Vélez, estas komarko en Hispanio apartenanta al la provinco Almerio, Andaluzio. Estas formata de la municipoj Vélez-Blanco, Vélez-Rubio, María kaj Chirivel. Limas sude kun la komarkoj Valo de Almanzora kaj Levante Almeriense, okcidente kun la provinco Granado kaj norde kaj oriente kun la Regiono Murcio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/Comarca_de_los_V%C3%A9lez.png/220px-Comarca_de_los_V%C3%A9lez.png)
La historia antaŭaĵo estis la Markislando de los Vélez.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kampadejo Pinar del Rey · rura turismo Arkivigite je 2018-08-27 per la retarkivo Wayback Machine