Los disparates

La Disparates (Sensecaĵoj) aŭ Proverbios (Proverboj) estas serio — ŝajne nekompleta —[1] de dudek du gravuraĵoj per akvaforto kaj akvatinto, kun retuŝoj je seka pinto kaj polurilo, fare de Francisco de Goya inter 1815-1816 kaj 1824,[2] tuj antaŭ foriri definitive el Hispanio.[3][4]

Disparate n.º 13: «Modo de volar» (Flugmaniero).

Oni konsideris tiun bildoserion la plej malfacila interpretebla el tiuj faritaj de la aragona pentristo.[5] En tiu abundas la revovizioj, la violento kaj la sekso kaj partikulare la ridindigo de la institucioj rilataj kun la Antikva Reĝimo kaj ĝenerale la kritiko de la establita povo. Menciendas, ke Goya ekfaris tiun serion ŝajne en la epoko kiam li estis pridemandita fare de la Inkvizicio, en 1815, kiel aŭtoro de La maja desnuda kaj de La maja vestida,[3] kaj ene de la procezo de «purigo» okazigita de la reĝimo de teroro plenumita de la rey Felón (perfida reĝo), epizodo kiu, en la produktado de Goya, havis sian plej specifan montron en la bildoserio konata kiel Prisiones, Suplicios y Libertad (Prizonoj, torturo kaj libero).[6]

Krome kaj are, la bildoj kunigas varian imagan mondon rilate kun la nokto, la karnavalo kaj groteskaĵoj, kiuj konstituas enigmojn, kaj bildo post bildo kaj are.[7]

Ŝajne foririnta el Hispanio, Goya lasis la lamenojn de la serio poste konata kiel Disparates en la Quinta del Sordo, kun Los desastres de la guerra, nome lia antaŭa serio, kaj tie ili restis en manoj de la familio ĝis 1854, kiam Román Garreta aĉetis ilin.[8] En 1862, la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando akiris dek ok el ili, dum la cetero restis en manoj de la pentristo Eugenio Lucas.[1]

La serio restis nepublikigita ĝis 1864,[3] kiam la Real Academia de Bellas Artes publikigis dek ok gravuraĵojn kiuj, en 1877, estis pliigitaj ĝis dudek du post la apero de kvar pliaj lamenoj en la gazeto L'Art,[1] devenaj de la lamenoij kiuj estis de Eugenio Lucas.[1]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Biblioteca Nacional de España: «Introducción.» Konsultita la 7an de majo 2017.
  2. Bozal, 1994, p. 57.
  3. 3,0 3,1 3,2 Ives, Colta Feller & Susan Alyson Stein (angle): Goya in the Metropolitan Museum of Art, pp. 26-8. Metropolitan Museum of Art (New York, N.Y.) 1995. Metropolitan Museum of Art. Konsultita la 7an de majo 2017.
  4. Kvankam la serio neniam havis definitivan titolon, la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando publikigis en 1864 dek ok gravuraĵojn de la serio kun la nomo Proverbios. Vicente Carderera kaj Jaime Machén, kiuj laboris unue en tiuj lamenoj, aludis al ili kiel «Caprichos» aŭ «Caprichos fantásticos». Poste aperis la nomo «Proverbios», kaj Carderera referencis al la serio en 1863 kiel «Sueños» (Revoj), eble pro la reva karaktero de multaj el la bildoj. Tamen, en la provoj de la propra Goya, aperas titoloj kiel Disparate femenino, Disparate volante, aŭ Disparate de carnaval. Do la plej uzata termino en la aktualo kaj eble la plej taŭga. Bozal, 2005, Vol.II, pp. 200 kaj 203.
  5. Carrete Parrondo, Juan. «Goya Disparates Interpretaciones». Goya Disparates Interpretaciones: sitio para el estudio colaborativo de las diversas interpretaciones sobre las estampas de los Disparates (1815-1819) de Francisco de Goya. Konsultita la 8an de majo 2017.
  6. Gaspar Gómez, 1969, pp. 217-218.
  7. Blas, Javier. «Disparates (Goya en la Calcografía Nacional. Disparates)». RABASF. Konsultita la 17an de aprilo 2020. «La dificultad de penetración en el significado de los Disparates, nacida de la exigencia consubstancial a la historiografía artística de encontrar un discurso inconográfico coherente para la totalidad de la serie, ha derivado en una sucesión de textos a los que caracteriza el abuso de elementos literarios.»
  8. Román Garreta y Huerta, kolektisto kaj industriisto madrida de la 19a jarcento.