Los tontos de la Concepción

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Los tontos de la Concepción (La stultuloj de la Concepción (Koncipiĝo))[1] estas historia romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi rakontas historion en la kunteksto de la hispanaj misioj en tio kio estas nun Sudokcidenta Usono.

Los tontos de la Concepción
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estis publikigita en epoko en kiu Sender multe interesiĝis pri historiaj romanoj. Sinsekvis Carolus Rex (1963), Los tontos de la Concepción (1963), Jubileo en el Zócalo (1964), La aventura equinoccial de Lope de Aguirre (1964), El bandido adolescente (1965) ktp.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La pastroj Garcés[2] kaj Barraneche okupas la mision Concepción ĉirkaŭ 1778 en tio kio estas nun Sudokcidenta Usono, sed tiam Nordokcidenta Meksiko. La perudevena indiano Ginesillo, grava en la romano, ne integriĝas en la misio kaj preferas ĉirkaŭajn servojn kaj vagadojn, pro kio sentas sin supera al la asimilitaj indianoj. Sekvas impresionismaj notoj pri diversaj roluloj kaj la etoso de la misioj. "Tontos" estis etna branĉo de apaĉoj. La indianoj estas naivaj kaj la pastro Garcés rakontas epizodojn tiurilate. La indianino Concepción estas graveda de la pastro Barraneche, la indiano Ginesillo volas edziĝi al ŝi, sed la pastroj malkonsentas. Concepción regravediĝas de Barraneche kaj Ginesillo ĵaluzas.

En la dua parto okazas en Bicuñer kunveno de la kvar pastroj de la komarko, kio utilas por priskribi la situacion de la misioj, kaj por montri la diferencojn inter la diversaj roluloj. La kapitano Rivera kuraĝe montras sian ateismon kontraŭ la dominema fido de la pastro Díaz. Tiu kunsido estas la kerno de la verko kaj venas suspektoj pri ebla indiana ribelo. Reveninte en Concepción, oni konas, ke la ribelantoj mortigis en Bicuñer kaj la pastrojn kaj la ceterajn hispanojn. Finfine tio okazas ankaŭ en Concepción. Ginesillo sukcesas kunporti la indianinon Concepción, kaj ŝajnas, ke li povis instigi la ribelon.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano montras impresionisman strukturon, tio estas sen ordigita rakonta fadeno, kaj anstataŭe estas sinsekva serio de komentoj de Sender, la rakontisto, kaj la diversaj roluloj pri la misiaj etoso kaj okazaĵoj.

Roluloj redakti

Estas tri tipoj de roluloj: misiistoj (el kiuj kvar difinitaj), militistoj (el kiuj du difinitaj), kaj la indianoj (el kiuj nur Ginesillo bone difinita); tio estas ĉiuj hispanoj, inklude Ginesillo, kiu estas la plej hispanigita el la indianoj. Kvankam Sender fanfaronas pri sia intereso pri Ameriko, li certe fokusigas al hispanoj, kadre de la intereso de ekzilito, kiu dezirus reteni sian kontakton kun la patrujo, eĉ se li aludas al indianoj en la titolo.[4]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Los tontos de la Concepción: Crónica misionera, Sandoval (Nov-Meksiko), Coronado, 1963; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 27.
  2. Garcés estas la dua familinomo de Sender, kaj la unua familinomo de la ĉefrolulo de "Crónica del alba".
  3. Salguero, disertacio, pp. 181-185.
  4. Salguero, disertacio, pp. 187-188.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 180-191.