La aventura equinoccial de Lope de Aguirre

romano de Ramón J. Sender

La aventura equinoccial de Lope de Aguirre (La ekvinoksa aventuro de Lope de Aguirre)[1] estas historia romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi rakontas la ekspedicion al Amazono organizita de Pedro de Ursúa al la serĉado de El Dorado kaj la postan ribelon kontraŭ Kastilio organizitan de Lope de Aguirre, rankora pro nesufiĉa premio al pena vivo de konkistadoro en Hispanameriko, kompare kun aliaj pli bone kompensitaj, cele al reveno al Peruo por konkeri kaj ekhavi ĝin.

La aventura equinoccial de Lope de Aguirre
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Resuma intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oni rakontas la procezon ribelan kiu ekas per la ekzekuto de Ursúa, nome la ekspediciestro. Poste, estas nomumita estro la nobelo Hernando de Guzmán, kiu poste estos ankaŭ murdita de Lope de Aguirre, kiu, atinginte la kontrolon de la ekspedicio finigas la descendon de la Amazono dum plue ekzekutas siajn homojn foje nur pro suspektoj kaj deklaras sian ribelon al la hispana krono. Li alvenas al la insulo Margarita kiun okupas kaj regas per kruela mano dum pluigas sian serion de ekzekutoj suspektinte pri ĉiuj.

Finfine, oni rakontas sian ekspedicion al Tierra Firme (Firma Tero) kun la intenco alveni al Peruo kaj komenci revolucion kontraŭ la krono, sed la majoritato de liaj homoj dizertas kaj li mem estas enprizonigita en Barquisimeto kaj finiĝas mortigita per pafoj de arkebuzoj fare de siaj propraj homoj tuj post murdi ponarde sian propran filinon, Elvira, por ke liaj malamikoj ne havu reprezaliojn en ŝi.

Pli detala intrigo redakti

  • 1.- Enkonduko pri la ekspedicio kaj la tialoj de la ekspedicionanoj. Lope verkas sian historion kaj bruligas ĝin. Lope simpatias nur kun nigruloj, marĝenitaj kiel li mem.
  • 2.- Lastaj preparoj borde de la rivero Huallaga, elirejo de la ekspedicio. Jam okazas unuaj komplotoj kaj ekzekutoj por eviti postajn misordojn. Ursúa nomumas siajn vicestrojn.
  • 3.- Eliro. Post tri monatoj, oni eliras komence de aŭgusto 1560. Alvenante al ekvinoksa linio, Ursúa abandonas sin en la amo al doña Inés.
  • 4.- Ekkomploto. Peno kontraŭ malsatego, malsanoj, varmo, sovaĝaj bestoj ktp.
  • 5.- Mortoj de Ursúa kaj Vargas fare de unuaj komplotanoj.
  • 6.- Antaŭrevolucia situacio. Lope ricevas sian unuan nomumon.
  • 7.- Lope retroiras antaŭ La Bandera. Li proponas sekvi antaŭen fidelaj al la reĝo, dum Lope proponas reveni al Peruo. Venkas La Bandera, kiu krome heredas amatinon doña Inés. Oni pasigas tri montaojn en vilaĝo konstruante ŝipojn.
  • 8.- Lope eliminas La Bandera, ekhavas pliajn povojn kaj oni nomumas Guzmán, kiel "princo". Ribela protokolo de Lope. Zalduendo heredas amatinon doña Inés.
  • 9.- Lope venkas kontraŭan komploton kaj eliminas Zalduendo kaj lian amatinon doña Inés. Malkonsento kontraŭ Guzmán, sed komploto kontraŭ li ne sukcesas ankoraŭ.
  • 10.- Lope eliminas Guzmán kaj aliajn (pri plejmultaj tute sentiale), iĝante absoluta estro kaj pluigante amasmurdojn.
  • 11.- Veturo el "Amazonianinoj" (batalkampo de antaŭa ekspedicio de Francisco de Orellana) al insulo Margarita, jam en la Atlantika Oceano en julio 1561.
  • 12.- Kontrolo de Margarita kaj fitraktado al ties aŭtoritatoj kaj loĝantoj.
  • 13.- Pliaj murdoj.
  • 14.- Pliaj murdoj kaj ekdizertoj.
  • 15.- Pliaj murdoj, sed humora intervjuo kun la guberniestrino, iro al Burburata kaj organizo de hispanaj trupoj kontraŭ Lope.
  • 16.- Iro al Valencio kaj Barkisimeto (ambaŭ senhomigitaj). Amasa dizertado, ekzemple de Pedrarias, la kronikisto, kiu estas kaptita kaj pardonita de Lope. Letero de Lope al la reĝo Filipo la 2-a.
  • 17.- Totala dizertado, eĉ denove de la pardonita Pedrarias, malvenko, Lope murdas sian filinon (laŭdire por ke ŝi ne suferu reprezaliojn), kaj lastaj ekspedicionanoj mortigas Lope.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Riĉa en roluloj kaj priskriboj, la romano estas rakontita en tria persono, alternante kun la internaj monologoj de la propra Aguirre. La ekspedicio ŝajnas destinita al malbonsorta destino jam ekde la komenco, kun Pedro de Ursúa tute dominita de la seksa pasio al sia amantino, la mestizino Inés de Atienza. Sender kreas bone konstruitan rolulon, kaj por la historidevena rakonta materialo, li sekvas la kronikojn de diversaj ekspedicionanoj, kaj ĉefe doktorigan disertacion de Emiliano Jos.[2] Sender bone zorgas la strukturigon de la materialo en ordigita ĉapitraro; kiel ĉe aliaj siaj verkoj, por vigligi la agadon li metas intermeze (ĉefe en la unua parto) kantojn ĉu de kastilia tradicio ĉu de la nigruloj.[3]

Por la elpreno de la materialo el la verko de Jos, seder kopias ĉiujn dokumentojn kaj eĉ paroladojn kaj kelkajn pejzaĝajn priskribojn, plej ofte laŭvorte.[4] Tamen Sender ankaŭ plenigas la rakonton per personaj detaloj, inter kiuj du roluloj, kiuj ne aperas en la tiamaj kronikoj: nome Torralba, servistino de la filino de Lope, kiu kantas kiam estas sur altaĵo, kaj la guberniestrino de la insulo Margarita. Aliaj literaturigitaj detaloj person kreitaj de Sender estas la fuĝo de Belalcázar naĝante en la rivero inter miloj da mortintaj papilioj, la fuĝo de hundo portanta reĝan sigelon dum Llamoso persekutas ĝin, ĉiutaga rilato de Lope kun lia filino ktp.[5]

Roluloj redakti

La ĉefa atuto de la romano estas la eksterordinara figuro de la ĉefrolulo, kiu aparte vekis ankaŭ la atenton de aliaj verkistoj, artistoj kaj intelektuloj. Eĉ en la realo, Lope ŝajnas tute ekster la "normalaj" kutimaj tiamaj hispanaj konkistadoroj kaj eĉ hispanoj ĝenerale. Lia ĉefa trajto kaj en la romano kaj en la realo estas la ribelemo, en la romano okazigita pro sento de maljusteco kontraŭ li, kiel nebone pagita, sed ampleksigita ĝis metafizika nivelo:

 
 La rankoro estis nur kontraŭ Ursúa. Sed tiu de Lope estis kontraŭ ĉiuj homoj, kontraŭ la ĉielo kaj la tero, kontraŭ la reĝo kaj kontraŭ Dio.[6] 

Kontraŭ aliaj interpretoj de la figuro de Lope kiel defendanto de la libereco aŭ aspiranto al la povo, Sender sekvas la interpreton de Jos, kiu proponas simplan konsideron de malsukcesulo kiu baraktas por atingi pli kontentigan rezulton al pena vivo. Certe lia senbrida aspiro al povo kondukas lin al malaprezo pro la vivo de aliuloj, kio sendube kreis lian famon. Kadre de tiu senpieco, apartaj trajtoj pli mildaj kontrastas, ekzemple lia aprezo por la patrineco, lia amo al lia filino kaj lia indentigo kun la intelektulo Pedrarias.[7]

Pedrarias, krom reala historia figuro, ludas gravan rolon en la romano, kiel kontrasto kun Lope (li tute mortigas neniun), kaj kiel necesa elemento de la verkaro de Sender. Li estas necesa por Lope kiel skribisto de liaj dokumentoj, sed ankaŭ por Sender mem kiel portanto de la propraj ideoj, nome la intelektulo kiu portu la ideon de la verkisto mem, same kiel okazas ĉe aliaj similaj roluloj de aliaj romanoj de Sender, nome don Pedro en "El Verbo se hizo sexo", kiel Muntaner en "Bizancio", Heinde en "El Mechudo y La Llorona", ktp. Krome Pedrarias formas kun Lope duon protektantan de la juna virgino, same kiel la doktoro Velasco kun lia bofrato en "La hija del doctor Velasco" de "La Llave y otras narraciones", Heinde kaj Delfina en "El Mechudo y La Llorona" ktp.[8]

"Bizancio" kaj "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre"" redakti

Estas tiom multaj similaĵoj inter tiuj du romanoj, ke oni ne povas paroli pri simplaj koincidoj, sed pri la reuzado fare de Sender de similaj elementoj, eĉ sen kontraŭi la historian realon, tio estas prefero por difinitaj temeroj. Ambaŭ romanoj rakontas tre foran ekspedicion, kiuj iam ribeliĝas kontraŭ la establita povo (la grekoj aŭ la kastilia monarkio), kaj kiuj faras sian vojon pere de sangelverŝo kaj mortoj.[9]

Estas ankaŭ koincidoj ĉe la roluloj. En "Bizancio"[10] la princino Maria estas edzino de la estro Roger de Flor, pot lia morto amantino de Berenguer kaj poste de Rocafort. En "La aventura..." doña Inés estas amantino de don Pedro, post lia morto de La Bandera, sekva estro, kaj poste de Zalduendo. En ambaŭ romanoj, kiel en aliaj historiaj romanoj de Sender, estas intelektula rolulo, kiu portas la sciencajn kaj kulturajn ideojn de la aŭtoro kaj utilas kiel anakronisma kontrapunkto, profitante lian historian perspektivon. Tiukadre kaj Muntaner (rekte) kaj Pedrarias (nerekte) estis aŭtoroj de kronikoj el kiuj Sender prenis informon por siaj verkoj. Kurioze ambaŭ kronikistoj estas konektitaj kon la loka folkloro; Pedrarias alvenas ĝis la fino nemortiginta, kaj Muntaner ne estas tiom sovaĝa kiel aliaj almogavaroj.[9]

Pli anekdotaj estas aliaj koincidoj. En ambaŭ romanoj estas momentoj en kiuj por eviti dizertadon oni detruas boatojn aŭ ŝipojn, same kiel en du verkoj de Sender pri Hernán Cortés. En "Bizancio" la ekzekutisto estas ĉino, kaj en "La aventura..." nigruloj. En ambaŭ romanoj aperas misteraj lumoj super tomboj de mortigitoj.[9]

Adaptaĵoj al aliaj rimedoj redakti

Impresiita de la romano de Sender, la germana kinisto Werner Herzog prenis ĝin kiel referenco, kun kelkaj variaĵoj, por sia filmo Aguirre, der Zorn Gottes (1972). Same la kinisto Carlos Saura entreprenis la adaptaĵon de la romano al la granda ekrano. La ambicia projekto faris tiun produktaĵon la plej multekosta, ĝis tiam, de la hispana kino, kun buĝeto ĉirkaŭkalkulita de mil milionoj de pesetoj. La filmo premieris en 1988 per la titolo El Dorado.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, La aventura equinocial de Lope de Aguirre: Antiepopeya, New York, Las Américas Publishing, 1964 (poste oni forigas subtitolon kaj oni korektas la tajperaron equinocial al equinoccial; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 28.
  2. Emiliano Jos, La expedición de Ursúa al Dorado y la rebelión de Lope de Aguirre, Huesca, 1927.
  3. Salguero, disertacio, p. 114.
  4. Salguero, disertacio, pp. 115-118.
  5. Salguero, disertacio, p. 118.
  6. (op. cit. EMESA, Madrid, 1977, p. 94)
  7. Salguero, disertacio, pp. 111-113.
  8. Salguero, disertacio, p. 113.
  9. 9,0 9,1 9,2 José María Salguero Rodríguez, Un análisis de "Bizancio" de Ramón J. Sender, en "Cátedra Nova", Badajoz, nº 14, diciembre 2001. pp. 393-404.
  10. Ramón J. Sender, Bizancio, México, Diana, 1956; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 23.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 107-120.