El Dorado estas hispana filmo de 1988, reĝisorita de Carlos Saura.

Enhavo Redakti

Grupo de 300 hispanoj, kun dekoj de sklavoj kaj indianoj, estritaj de la guberniestro Pedro de Ursúa (Lambert Wilson), eliras al ekspedicio descendante laŭ la rivero Marañón serĉe de la legenda lando El Dorado. Tra la senhoma ĝangalo ili trovas ĉiajn danĝerojn. Inter la hispanoj estas Lope de Aguirre (Omero Antonutti), militema, ambicia kaj malpia soldato kiu veturas akompanata de sia mestiza filino, Elvira (Inés Sastre).

Ursúa ne estas populara inter la truparo; lia personeco kaj la atento kiun li dediĉas al sia mestiza amantino, Inés (Gabriela Roel), faras ke multaj ekspedicianoj kontraŭas lin. Dum tiu, ĝi iĝas pli kaj pli malfacila, kelkaj homoj proponas reveni al Peruo, sed Ursúa malakceptis. Tuj poste, Ursúa diras al sia amiko Fernando de Guzmán (Eusebio Poncela) kiu estas grave malsana, kaj kiu trovos El Dorado.

Post alveni al vilaĝo, kelkaj homoj, intrr kiuj Lope de Aguirre, insurecias kaj murdas Ursúa. Ili faras proklamon per kiu ili konfesas sian perfidon kaj decidas nomumi novan estron de la ekspedicio al la propra Guzmán. Lope de Aguirre, ankoraŭ malkontenta, ekkonspiras kontraŭ siaj propraj kompanoj. Baldaŭ li estris grupon de homoj kiuj proklamas sian malakcepton al la reĝo de Hispanio, Filipo la 2-a, kaj nomumis Guzmán kiel nova princo de Peruo. Guzmán, kiu tiam dependas komplete el Aguirre, ne havas plian solvon ol akcepti.

Descendante tra la rivero Orinoko, Aguirre estas konvinkita fare de la antikva amantino de Ursúa, Inés, ke Guzmán kaj liaj kunlaborantoj konspiras kontraŭ li. Post alveni al vilaĝo, Aguirre murdas la kunlaborantojn de Guzmán kaj poste ankaŭ lin mem. Ankaŭ Inés estos murdita tuj poste pro ordono de Aguirre. Aguirre memproklamas sin poste princo de Peruo, Firma Tero kaj Ĉilio, sendante krome leteron al la reĝo Filipo la 2-a insulte; en la proklamo li deklaras la nuligon de la sklaveco kaj la egalecan kondiĉon de ĉiuj homoj en sia «regno».

plue laŭ la descendo tra la Orinoko, Aguirre ekmalsanas kaj eksuferas delirojn. En unu el ili li observas kiel li murdas sian filinon Elvira, kio iĝos antaŭdira sonĝo.

Komento Redakti

Li estis la hispana filmo kun plej granda buĝeto ĝis tiam, nome de 1.000 milionoj de pesetoj (ĉ. 6 milionoj de eŭroj). Li estis filmita en Kostariko.

Rolularo kaj geaktoraro Redakti

  • Omero Antonutti - Lope de Aguirre
  • Lambert Wilson - Ursúa
  • Eusebio Poncela - Guzmán
  • Gabriela Roel - Inés
  • Inés Sastre - Elvira
  • José Sancho - La Bandera
  • Patxi Bisquert - Pedrarías
  • Francisco Algora - Llamoso
  • Féodor Atkine - Montoya
  • Abel Vitón - Henao
  • Francisco Merino - Alonso Esteban
  • Mariano González - Zalduendo
  • Gladys Catania - Juana
  • Alfredo Catania - Vargas
  • Gustavo Rojas - Carrión