Pedro de URSÚA (Arizcun (Baztán), Navaro, 1526-1561), adelantado kaj konkistadoro hispana de la 16a jarcento. Li fondis la municipon Pamplona en Departemento Norda Santandero, Kolombio. Li estis murdita kiam li estris ekspedicion laŭ la riveroj Maranjono kaj Amazono. Li estis sukcedita finfine de Lope de Aguirre.

Pedro de Ursúa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1526 (1526-01-01)
en Arizkun
Morto 1-an de januaro 1561 (1561-01-01) (35-jaraĝa)
en Barquisimeto
Lingvoj eŭskahispana
Familio
Amkunulo Inés Atienza
Okupo
Okupo esploristo
vdr
Pedro de Ursúa (en miniaturo de la 16a jarcento).

Estrite de la veterano Pedro de Ursúa, en la 26-a de septembro de 1560 eliris la ekspedicianoj navige laŭ la rivero Marañón (Maranjon') (pro tio ili adoptis la kromnomon marañones (maranjonoj)). Estis iom pli ol 300 hispanoj, kelkaj dekoj de negraj sklavoj kaj ĉirkaŭ 500 servistoj indiĝenaj, enŝipigitaj en du brigantinoj, du neprofundaj boatoj kaj kelkaj flosaĵoj kaj kanuoj. Inter ili estis Lope de Aguirre kaj lia juna mestiza filino, nome Elvira. Ursúa okazigis malfidon ĉar li atentis nur pri sia mestiza amatino Inés de Atienza. Post unu jaro de navigado, malfacilaĵoj kaj aventuroj Aguirre partoprenis en la elpostenigo kaj murdo de Ursúa, kaj tuj poste de lia sukcedanto, nome Fernando de Guzmán, poste sukcedita de Aguirre.

Bibliografio redakti

  • Galster, Ingrid: Aguirre o La posteridad arbitraria. La rebelión del conquistador vasco Lope de Aguirre en historiografía y ficción histórica (1561-1992), Bogotá 2011, ISBN 978-958-738-204-4 (disponebla ankaŭ kiel ebook).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Acosta de Samper, Soledad (1833-1913) (1883). «Pedro de Ursúa: Fundador de Pamplona». Biografías de hombres ilustres ó notables, relativas á la época del descubrimiento, conquista y colonización de la parte de América denominada actualmente EE. UU. de Colombia. Credencial Historia. Documento digitalizado por Biblioteca Virtual del Banco de la República 2005. Bogotá: Imprenta de la luz.