Marie-Léonor-Louis-Ambroise de CUSSY, ofte kun la titolo Louis, markizo de Cussy (naskiĝinta en Coutances en 1766, mortinta la en 1837 en Parizo) estis franca frandemulo kaj prefekto de la Reĝa palaco sub imperiestro Napoleono. Samofice li aktivis mallongan tempon sub reĝo Ludoviko la 18-a. Amiko lia estis Grimod de la Reynière.

Louis de Cussy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1766 (1766-07-06)
en Coutances
Morto 1-an de oktobro 1837 (1837-10-01) (71-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo maître d'hôtel
vdr

Ekde la jaro 1804 li troviĝis en la ĵurio de aferoj kiujn sendis gastronomiaj entreprenistoj parizaj por rajti listiĝi ĉe Almanach des gourmands. Laŭ li nomis oni ekz. la sekvajn manĝaĵojn: potage Cussy, artichauts Cussy, garniture Cussy, poularde Cussy[1][2], gâteau à la Cussy, œufs pochés à la Cussy[3], fraises à la Cussy.

Cussy verkis malgrandan historian verkon kaj komentetojn pri la kuirreguloj de Jean Anthelme Brillat-Savarin. Citas el la ne jam eldonita interŝanĝo de Cussy kun Reynière plurfoje Gustave Desnoiresterres en sia libro Grimod de la Reynière et son groupe. En ili Cussy estis informita pri vivdetaloj de Reynière.

Verkoj redakti

 
dekreto de kulinaraj ĵurianoj parizaj de la 13.3.1810, inter kiuj la ĉefgustumanto de Cussy
  • 1842 : "Notice" ĉe Antonin Carême, Le Maître d'hôtel français. Nova ed. (Lutetiae) pp. ix-xi
  • 1843 : "L'Art culinaire" ĉe C. F. A. Fayot, eld., Les Classiques de la table (Lutetiae) pp. 247-282
  • 1843 : "Observations sur quelques parties de la Physiologie du goût de feu le professeur Brillat-Savarin" ĉe C. F. A. Fayot, eld., Les Classiques de la table (Lutetiae) pp. 280-283
  • 1843 : "La Gastronomie à Paris en été; Fragment" ĉe C. F. A. Fayot, eld., Les Classiques de la table (Parizo) pp. 283-288

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Garniture à la Cussy", "Poularde Cussy" ĉe: Auguste Escoffier: Le Guide culinaire (Parizo 1903) pp. 117, 773
  2. "Le potage Cussy, les artichauts Cussy, la poularde Cussy, la garniture Cussy" ĉe Thomas Gringoire/Louis Saulnier: Le Répertoire de la cuisine (tria eldono, Allard, Londono 1923 teksto
  3. Édouard Nignon k.a.: L'Heptameron des gourmets (Parizo 1909) p. 181