Almanach des gourmands

Almanach des gourmands (laŭvorte, sed sen pejorativa nocio: Almanako de la glutemuloj) estas serio de skribitaĵoj por gastronomio-jarlibro aperinta inter 1803 kaj 1808 kaj denove inter 1810 kaj 1812. Jen la plena titolo de la unua eldono en la franca lingvo: Almanach des gourmands, ou calendrier nutritif, servant de guide dans les moyens de faire excellente chère, par un vieux amateur. Amatoro grandega de kuirarto, Grimod de la Reynière, oftege en ĝi publicitis. Eldonisto estis ĝis 1808 Maradan, poste Chaumerot.

Almanach des gourmands
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Grimod de la Reynière, la plej grava konstribuinto je Almanach des gourmands, sur portreto kiun faris Louis-Léopold Boilly
Almanach des gourmands vol. 1 (1803): dua eldono

La verkisto kiu pli malfrue ĵurnalistis pri parizaj teatraĵoj en la jaro 1803 tiumaniere novan ĝenron literaturan kreis: ĉar li estis la unua rondgvidanto pri metropolaj knajpoj kaj restoracioj kun ĉiujara resumado kaj novprezentado. Ja li estis la unua serioza ulo kiu plume kritikis kaj pripense juĝis la parizan restoraciscenaron. Lin baldaŭ sekvis pluraj kuiristoj (ekz. Marie-Antoine Carême, Alexis Soyer, Urbain Dubois) kaj la frandemuloj (Jean Anthelme Brillat-Savarin samtempulo, William Kitchiner, Alexandre Dumas la malpli juna kaj la ĵurnalisto (Léon Brisse, Thebussem, Nathaniel Newnham-Davis). En niaj tagoj nur malmultaj kutimas foliumi en la citata almanako kvankam kvazaŭ ĉiuj prigastronomiaj fakmagazinoj/-libroj el ĝi originas, kiel The Good Food Guide kaj Gourmet; la pioniraj laboraĵoj de Grimod kaj Brillat-Savarin inspiris Pellegrino Artusi, M. F. K. Fisher, Elizabeth David kaj amason da aliaj nutraĵfilozofoj modernaj.

Libroserio redakti

 
Jean-Jacques-Régis de Cambacérès kun la obeemaj akompanantoj, la grafo de Aigrefeuille kaj Philippe-Charles de Pavée de Villevieille celontaj knajpon: karikaturo el la 1814-a jaro, kp. Almanach des gourmands vol 1

Ĉefaj enhavoj redakti

 
Carlo Antonio Bertinazzi en 1742, kiun memoras la tria volumo de Almanach des gourmands

En 1803 legeblas calendrier nutritif ("calendarium nutritivum") pp. 1-158 de la dua eldono, itinéraire nutritif pp. 159-213; variétés nutritives pp. 214-236. La plejparto de la kalendaaro konsistas el diversaj nutraĵoj kaj iliaj disponiĝoj sur parizaj vendejoj. Sub la rubriko de itinero raportatas pri la Franca revolucio, la ŝanĝiĝantaj manĝohoroj, la kreo de novaj restoraci-specoj, la anglaj kutimoj trudintaj sin al la francoj (pp. 161-168). Ĉe notoj de paĝo 158 laŭdatas festeno de Jean-Jacques-Régis de Cambacérès; la kompleta volumo dediĉas sin je Karlo, la margrafo de Aigrefeuille, ĉefa festen-paganto, kaj al la citita sinjoro Cambacérès (pp. vii-viii).

La dua volumo de 1804 pritraktas Barthélemy-André Camerani, frandemulo kaj verkisto de dramoj (pp. iii-viii). Gastronomiaj eseoj abundas komence ordigite laŭ la diversaj manĝotaĵoj en la kuro de unu tago (tagmanĝo, lunĉoj, vespermanĝo, dumnokta manĝo, desertoj ktp.) (pp. 41-83); sub la rubriko Du potage senvualiĝas recepto de Camerani pri tre nutroriĉa supo (pp. 29-34). Sekvis anekdotoj (pp. 110-143) kaj miksitaj komentoj el kiuj la plej longa traktas supojn (pp. 178-216). Anstataŭ kulinara itinero ĝueblas novaĵoj pri gastronomio el tuta Franclando (pp. 249-274).

En la tria volumo la aktoro torina Carlo Antonio Bertinazzi, kiu mortis en Parizo en 1783, la lasta harlekeno de la itala komedio ĉion alian venkas (pp. vii-viii); ankaŭ etimologio gravas. La unua sekcio de diversaĵoj ĉiuspecaj ĉi-volumo estas ekz. pri la fakterminoj friand kaj friandise (Des gourmands et de la gourmandise, pp. 1-7). Prezentatas pozitive la speciala suposurtabligo laŭ Émilie Contat, juĝistino kulinara (pp. 12-18); tamen konsistigas la plej grandan spacon ĉi-ĉapitre la laŭvica nombrado de diversaj fruktoj (pp. 25-87). Second promenade d'un gourmand dans Paris estu kvazaŭ plibonigita rondgvidado kaj kontinuigo de temoj el la unua volumo (pp. 88-137); sekvis eseoj primanĝaĵaj. Denove oni informatas pri novaĵoj kulinaraj kaj rekomendatas al eldonaĵo Journal des gourmands(pp. 160-163). Nova rubriko titolita Essai de biographie gourmande postflaras kurte la vivon de konataj italaj manĝemuloj (pp. 154-160). Samjare komenciĝas krome Geographie gourmande pri Franclando (pp. 213-220); De la gourmandise allemande; Le Français panivore (pp. 240-245); letero pri ĝuotaj manĝaĵoj germanaj (pp. 289-300).

 
Albouis d'Azincourt, aktoro al kiu dediĉas sin la sepa almanaka eldono

La kvara volumo prezentas la t.n. Asocion de la merkredoj, rondon de manĝemuloj (pp. v-x). Lernatas pri almanĝaĵoj (Des entrées, Des hors d'oeuvres, du rôti, pp. 1-19) kaj duaj almanĝaĵoj kun taŭga vino (Des entremets kaj Des vins d'entremets, pp. 25-39) kaj pri tagmanĝoj kamparaj (Des parties de campagne gourmandespique-niques, pp. 65-78), krome pri la devoj de gastiganto (pp. 39-45). Koncerne unuopajn manĝaĵojn priskribatas caseus recoctus el Provenco kaj soupe de tortue (testudosupo) laŭ angla preparmetodo (pp. 58-64). La rubriko geografia komenciĝis per delikataĵoj el Grasse kaj Ĝenevo antaŭ fruktospecialaĵ-prezento (riboj) el Bar-le-Duc. Fine docentas oni pri fumaĵita haringo el Bruselo (pp. 78-137). Rilate Parizon ofertatas Petite revue gourmande pp. 138-282. Ne plu laŭ kvartaloj aŭ stsratoj sed pli laŭ kvalito/kuirartspeco ordigatas ekz. la restoraciestroj (pp. 142-154), la knajpestroj, la bierfaristoj (pp. 168-171), la senfistoj (pp. 182-187), la bakistoj (pp. 187-204), la desertfabrikistoj (pp. 226-247) kaj la ĉebazarahalaj vendistoj (Marchands et marchandes de La Halle, pp. 171-180; kp. jam en la 3-a volumoj la paĝojn 301-307). Kelkaj novaĵoj gastronomiaj ankaŭ ĉi-numere ne malaperas (pp. 283-291) nek nekrologoj (ekz. pri Joseph Gastaldy, kuracisto kaj multmanĝemulo (pp. 291-304).

 
Jeanne Ménestrier, komediaktorino dum la komedio Le Tambour et la Vivandière. Kp. Almanach des gourmands volumoj 7 kaj 8

Sub la memoron de Gastaldy metas sin la kvina eldono el la 1807-a jaro. Pri saŭcoj (pp. 1-8), temas, pri supoj kun nudeloj (pp. 102-109), pri sininvitintoj ĉefestenaj (pp. 42-57), pri kuiristoj kaj gastigantoj (pp. 57-64), pri vinoj elstaraj. Rilate unuopajn manĝaĵojn oni lernas pri vino el Chablis (Yonne) (pp. 20-27), punĉo (pp. 69-72), teo (pp. 92-97), fortegaj vinoj (pp. 149-155), turka pilafo (pp. 65-69), stimulantaĵoj kaj spicoj (pp. 180-196). Laŭ akademia moro pritraktatas la geografio gastronomia (pp. 277-280), kun aldono de marsejlaĵoj de Alphonse de Fortia de Piles (p. 222 ss.). Publikgitis krome kanto gastronomia de Simon-Pierre Mérard de Saint-Just (pp. 305-314). Recenzoj pri parizaj restoraciaj travivaĵoj nur kurtas (p. 315 ss.).

 
Sophie Belmont, aktorino kaj gastronomia juĝistino, sur desegnaĵo (eble) de Jean-Baptiste Isabey

La komentoj en la sesa volumo precipe pri diversaj manĝaĵoj temas pri: Des ambigus (pp. 1-8), de dua matenmanĝo (pp. 74-83), Des sommeliers (pp. 18-25), Les liaisons, pp. 26-33), diversaj vinberaj saŭcoj (pp. 183-188), la konservado de fruktoj kaj legomoj laŭ la metodo de Nicolas Appert (pp. 102-107). Ankaŭ unuopaj manĝaĵoj prezentas sin: persikoj pp. 83-92, safrano pp. 97-102, sardelo pp. 107-113. Koncerne konatajn kuirartŝatantojn celebratas la amikoj de Grimod nome la viccenzoristo Chagot kiu farigis festenojn apud Villebouzin (pp. 116-128, kp. 92-97); Albouis d'Azincourt aranĝintoj de festenoj en koloroj ruĝa kaj alba (pp. 128-133); la poeto Simon-Pierre Mérard de Saint-Just kun certa festeno ĉe Le Rocheen la pariza gastejo Le Rocher de Cancale (pp. 160-173). Ankaŭ diversaj parizaj bazaroj menciatas (pp. 209-218) antaŭ ĝenerala superrigardo pri aktualaj parizaj restoraciar-aĵoj. (pp. 219-308).

 
Manĝokarto donita en la 13.3.1820 al la severaj gastronomiaj juĝistoj

La sepa volumo fordonatas al la aktoro kaj manĝojuĝanto Albouis d'Azincourt (pp. iv-x). Diversaj komentoj pri bonegaj kaj bele aranĝitaj manĝaĵoj (Des grosses pièces, Des pièces montées, pp. 1-8) kaj pri garbure-supoj (pp. 8-16) legebas, poste pri likvaĵoj el Bordeaux, precipe laŭ la receptoj de Marie Brizard (pp. 16-21), pri sardeloj nantaj (pp. 21-32), pri bona uzo de termpomoj (pp. 39-47), pri surogataj kafoj (pp. 47-58), pri andujaĵoj el Vire (pp. 133-135), pri ŝokolatoj (pp. 135-142), pri kapsikoj anstataŭantaj piperon (pp. 143-147, 185-186). Krome legeblas prelego de Joseph Marie Audin-Rouvière pri la arto envortigi kuirarton. (pp. 86-92). De la paĝo 193 oni havas rezumon de aktulaĵoj el parizaj gastejoj.

La lasta volumo de 1812 apartenas al la mortfantomoj de François Vatel (suicido en 1671) kiu gastigis Nicolas Fouquet (pp. v-viii, kp. vol. 7 pp. 169-172). Eseoj ene estas pri terpomoj blankaj, ruĝaj, nigroj (pp. 4-10); pri la arto malfermi ostrojn (pp. 37-40); pri ovoj (pp. 49-52); skribitaĵoj de Isouard De la chair d'âne, Sur la graisse de bec-figues, pp. 62-65); pri pudingoj anglaj (pp. 134-138); pri madejraj vinoj (pp. 21-24); pri brandoj el ĉerizoj (pp. 97-108); pri teknikoj de burgundia vinkultivado (pp. 125-131); pri inaj kuiristoj (pp. 43-49). Interesas ankaŭ historio pri gastronomia juĝado kaj recenzado (pp. 114-120). Ekster tio legebas pri vodevilo (pp. 139-151). Artikoleto, eble de Rouviêre, traktas denove elokvente la gastigarton (pp. 186-200). Recenzoj de parizaj restoracioj troveblas sur la paĝoj 201-331.

Ĵurio redakti

De la jaro 1804 aperis recenzoj pri restoracioj parizaj: inter la gejuĝintoj estis Barthélemy-André Camerani, Chagot du Creusot,Alexis Balaine, Rouget, Louis de Cussy, Fortia de Piles, D'Azincourt, Rouvière , Émilie Contat , Mézeray, Des Brosses, Sophia Belmont, Hervey, Mars, Ferrière, Hopkins, M. Desbordes , la fratinoj Ménestrier. Disde la komenco estis ĉefinvitanto al la juĝistaj kunvenoj la kuracisto Joseph Gastaldy kiun posteulis la edonisto Grimod de Verneuil.

Literaturo redakti

  • Gustave Desnoiresterres, Grimod de la Reynière et son groupe. Paris, Didier, 1877. Represite en Ĝenevo ĉe Slatkine, 1971 teksto ĉe Internet Archive

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Almanach des gourmands en la latina Vikipedio.