Marie-Antoine Carême

Marie-Antoine CARÊME (naskiĝinta la 8-an de junio 1784 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de januaro 1833 estis unu el la plej gravaj kuiristoj siatempe. Li tre gravis por la evoluo de la klasika franca kuirarto.

Marie-Antoine Carême
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1784 (1784-06-08)
en Parizo
Morto 12-an de januaro 1833 (1833-01-12) (48-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĉefkuiristo • kuirverkisto • desegnisto • ilustristo • gravuristo • Kukbakisto • sukeraĵisto • dezajnisto
vdr

Vivo redakti

Originante el malriĉa familio li devis jam kiel 10-jaraĝulo perlabori la vivo komencante kiel helpisto en kuirejo. Trejniĝo je sukerbakisto kaj kuiristo sekvis. En la aĝo de 15 jaroj li ekdungitis fare de la konata pariza sukerbakisto Bailly inter kies klientaro estis ankaŭ la ministro pri eksteraj aferoj Talleyrand. Du jarojn pli malfrue Carême malfermis propran entreprenon ĉe la urbocentra Paix-strato kiun li tenadis dekon da jaroj.[1]

Inter 1804 kaj 1814 Carême deĵoris antaŭ ĉio kiel la privata ĉefsukerbakisto de Talleyrand, sen neglekti laborojn por aliuloj. Li ekz. organizis en al 1810-a jaro la bankedon okaze de la geedziĝo inter Napoleono Bonaparte kaj Maria Luiza (Parmo). Krome li servis i.a. por la brita reĝo Georgo la 4-a, la caro Aleksandro la 1-a kaj imperiestro Francisko la 1-a. Rilate la propran karieron la ŝtataneco de la eminentaj komisiantoj tute ne interesis lin: Carême never let patriotism interfere with his own career interests. For example, after the defeat of Napoleon, the English and Russians occupied Paris, Alexander I., the Tsar of Russia, (…) engaged Carême’s services during his stay at the Elysee-Napoleon palace (1814), and again for several weeks the following year.[2]

En 1815 li publikigis siajn du unuajn librojn, Le Pâtissier royal parisien kaj Le Pâtissier pittoresque; ĉi-lasta enhavis pli ol 100 desegnaĵoj de modeloj por dekoraciaj gapmenuoj. La sekvintajn jarojn li laboris multe eksterlande. En 1816 li dungitis fare de la britia tronheredanto kaj en 1818 de la rusia caro. Pri la restado en la Rusia Imperio li poste deploris monan limigon de la porkuirada buĝeto kaj aliajn nefavorajn kondiĉojn.

En 1821 li publikigis kiel arkitektura laikulo du librojn pri arkitekturo kun planoj plibeligi Sankt-Peterburgon kaj Parizon. Evidentiĝis tie lia ŝato de eklektikismon kaj diboĉaj stil-miksaĵoj. Surmerkatigitis en 1822 la verko Maître d'hotel. Poste li laboris en la pariza domo de la bankisto Jakob Rothschild. Aperis en 1828 Le cuisinier parisien dume la lasta libro projekto L'Art de la cuisine française au XIXème siècle antaŭmorte jam ne presiĝeblis. Du de sume tri planitaj volumoj finis lia disĉiplo Pluméry.

Verkoj redakti

  • 1810, Le Pâtissier royal parisien
  • 1817, L’Art de la cuisine au XIXème siècle
  • 1815, Le Pâtissier pittoresque (interrete)
  • 1822, Le Maître d’hôtel français (interrete)
  • 1828, Le Cuisinier parisien

Referencoj redakti

  1. Maguelonne Toussaint-Samat: La très belle et très exquise histoire des gâteaŭx et des friandises, Editions Flammarion 2004, p. 215 ss.
  2. Davidson, p. 140

Literaturo redakti

  • Alan Davidson: The Oxford Companion to Food, dua eldono, Oxford 2006, p. 139-140

Eksteraj ligiloj redakti