Grasse
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grasse (stacidomo). |
Grasse [gras] (aŭ okcitanlingve Grassa) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Marbordaj Alpoj (france Alpes-Maritimes, okcitane Aups Maritims), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ). Fine de 2020 en la komunumo vivis 48 708 loĝantoj, kiujn oni kutime nomas Grassois en la franca lingvo.
Grasse | |||
---|---|---|---|
![]() Strato en Grasse
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
Departemento | Alpes-Maritimes (subprefektejo) | ||
Arondismento | Grasse (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||
INSEE kodo | 06069 [+] | ||
Poŝtkodo | 06130 [+] | ||
Retpaĝaro | http://www.ville-grasse.fr/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 200 (2005) | ||
Loĝdenso | 1 096 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 39′ N, 6° 56′ O (mapo)43.6580555555566.9252777777778Koordinatoj: 43° 39′ N, 6° 56′ O (mapo) | ||
Alto | De 80 al 1061 m | ||
Areo | 44.44 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Grasse estas la nura subprefektejo de la departemento, sed ankaŭ unu el la mondaj ĉefurboj pri parfumo kaj la plej grava urbo de orienta Provenco.
Geografio Redakti
Grasse estas grava urbo lokita meze de la Bordo Lazura, en la okcidenta parto de la departemento Alpes-Maritimes, nur 12 kilometrojn norde de Cannes, proksime al la mediteranea marbordo. Ĝi situas 29 kilometrojn for de la prefektejo Nico, kaj 677 kilometrojn sude de Parizo.
Vidindaĵoj Redakti
Ekzistas en Grasse romanikstila katedralo, kiu datiĝas de la 13-a jarcento. La urbdomo cetere troviĝas en eksa, tre malnova episkopejo.
Famuloj Redakti
En Grasse mortis hungara baletisto Emília Nirschy.