Love Nest (amnesto) estas usona komedi-drama filmo de 1951 reĝisorita de Joseph Newman kun geaktoroj June Haver, William Lundigan, Frank Fay, Marilyn Monroe, kaj Jack Paar.

Love Nest
filmo
Originala titolo Love Nest
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 okt. 1951
Ĝenro komedia dramo, romantika komedio, komedia filmo, filma dramo
Kameraado Lloyd Nicholas Ahern
Reĝisoro(j) Joseph M. Newman
Produktisto(j) Jules Buck
Scenaro I. A. L. Diamond
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Cyril J. Mockridge
Rolantoj June Haver • William Lundigan • Marilyn Monroe • Frank Fay • Jack Paar • Leatrice Joy • Martha Wentworth • Blossom Rock • Franklyn Farnum • Ray Montgomery • Michael Ross
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

La filmo de post la Dua Mondmilito havas intereson de eka duaranga rolo de Monroe. Ĝi estis unu el malmultaj filmoj kiujn Paar faris antaŭ sia televida kariero, kaj la lasta filmapero de Fay, kiu estis estinta populara teatra komediisto en la 1920-aj jaroj kaj revivigis sian karieron en la longdaŭra komedio de Broadvajo Harvey. Ĝi estis ankaŭ la lasta apero de la stelulino de muta kino nome Leatrice Joy.

La filmo ŝuldas sian nomon el la populara malnova kanto Love Nest kun muziko de Louis Hirsch kaj vortumado de Otto A. Harbach. La kanto estas kantata de koruso super la malfermiga listo kaj estis uzata kiel tema kanto por la spektaklo The Burns and Allen Show kaj per radio kaj per televido.

Intrigo redakti

Aŭtoro Jim Scott (William Lundigan) revenas el Parizo hejmen, nome al Novjorko, li malkovras ke lia fuŝa edzino Connie (June Haver) estis aĉetinta konstruaĵon. Jim ne povos dediĉi sin al verkado, ĉar la nova posedo postulas multan laboron kaj ne enspezas. Montrompulo enamiĝas de najbara vidvino, dum ĵusa loĝantino konata de Jim (kiel soldata kolego) rezultas esti belega blondulino Marilyn Monroe.

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • June Haver kiel Connie Scott
  • William Lundigan kiel Jim Scott
  • Frank Fay kiel Charley Patterson
  • Marilyn Monroe kiel Roberta Stevens
  • Jack Paar kiel Ed Forbes
  • Leatrice Joy kiel Eadie Gaynor
  • Henry Kulky kiel George Thompson

Eksteraj ligiloj redakti