Lubitinskij (distrikto)

La distrikto de LubitinoLubitinskij distrikto (ruse Любытинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Lubitino.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 8288 homoj.[2]

distrikto de Lubitino
ruse: Любытинский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La vilaĝo Nikandrovo en la distrikto de Lubitino
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Lubitino (setlejo)
Areo 4 486,24 km² (448 624 ha)
Loĝantaro 8 288 (2020)
Denseco 1,85 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81668x-xx-xx
OKATO 49 216 000 000
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Lyubytinsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Lubitino situas norde de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 4486,24 km².[3] Norde la distrikto de Lubitino najbaras kun la Leningrada provinco, oriente – kun la distrikto de Ĥvojnaja, sude kun la distrikto de Boroviĉi kaj kun la distrikto de Okulovka, okcidente – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[1]

La plej granda rivero de la distrikto estas Msta.

Vidindaĵoj redakti

 
La parko-muzeo "Slava setlejo de la 10-a jarcento"

En Lubitino troviĝas la parko-muzeo, nomata "Slava setlejo de la 10-a jarcento", kiu estas kopio de tia setlejo, konstruita per teknikoj de la 10-a jarcento. Apude troviĝas multaj arkeologiaj objektoj de la 5-a11-a jarcentoj, pro kio tie estis fondita arkeologia rezervejo, kies dimensioj estas ĉirkaŭ 3,5 х 10 km. La "Slava setlejo" troviĝas sur la tereno de la arkeologia rezervejo, kaj la tuta rezervejo ricevis la nomon "Slava setlejo".[4]

En Lubitino situas la preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino, konstruita en 1832. Ĝia arkitekturo estas malordinara por rusiaj preĝejoj. La preĝejo troviĝas sur la blazono de Lubitino.

Referencoj redakti

 
La preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino
  1. 1,0 1,1 Район (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Lubitinskij. Alirita 2021-02-28.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-27. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. La arkeologia rezervejo "Slava setlejo" en Lubitino (ruse).