Msta (rivero)

rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Tvera kaj Novgoroda

Msta (ruse Мста) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Tvera kaj Novgoroda. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Msta
ruse Мста
rivero
Msta en la distrikto de Boroviĉi, Novgoroda provinco
Lando Rusio Rusio
Regionoj Tvera provinco, Novgoroda provinco
Urbo
Fontrivero la lago Mstino
 - situo distrikto de Viŝnij Voloĉjok, Tvera provinco
 - alteco 154 m
 - koordinatoj 57° 44′ 21″ N 34° 29′ 10″ O / 57.73917 °N, 34.48611 °O / 57.73917; 34.48611 (mapo)
Enfluejo Lago Ilmenj
 - situo Novgoroda distrikto,
Novgoroda provinco
 - alteco 18 m
 - koordinatoj 58° 24′ 56″ N 31° 20′ 18″ O / 58.41556 °N, 31.33833 °O / 58.41556; 31.33833 (mapo)
Longo 445 km (277 mi)
Akvokolektejo 23 300 km² (2 330 000 ha)
Trafluo je 84 km ĝis la enfluejo
 - mezproksima 202 /s
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Vikimedia Komunejo: Msta River
Map

Geografio redakti

La rivero elfluas el la lago Mstino, norde de Viŝnij Voloĉjok, kaj de nordo enfluas en la lagon Ilmenj, en Ĉe-ilmenja malaltaĵo formante vastan, riĉan je marĉoj, delton. En Msta enfluas pli ol 30 riveroj.[1] Ĉe la rivero situas la urbo Boroviĉi.

De komenco Msta serpentumas, poste trapasas la Valdajan Altaĵon, kie havas sufiĉe grandajn Boroviĉiajn rapidfluojn. Ĉi tie dum nur 30 km la rivero malsupreniras je 70 m, tio estas pli ol duono de la tuta malsupreniro de Msta, kies tuta longo estas 445 km.[2][3]

Poste la rivero venas al la Ĉe-ilmenja malaltaĵo, vastiĝas kaj trankviliĝas. Ĝi estas navigebla dum lastaj 146 km, post la vilaĝo Mstinskij Most. Per du kanaloj la lasta parto de Msta estas ligita kun Volĥov kaj Viŝera.[3]

La rivero, precipe la Boroviĉiaj rapidfluoj, estas tre populara por akvaj turistoj.

Historio redakti

La vorto “Msta” devenas de la baltmara finna vorto musta (nigra).

La riveron Msta oni de antikvaj tempoj uzis kiel akvovojon. Post la fondo de Sankt-Peterburgo Msta iĝis pli grava: ĝi estis parto de la plej mallonga akvovojo de Volgo al la nova ĉefurbo. La kanaloj al Volĥov kaj al Viŝera ebligis navigadon preter la lago Ilmenj.[3]

Poneretka redakti

Je 6 km post (laŭ la fluo) la vilaĝo Opeĉenskij Posad, je 20 antaŭ Boroviĉi, en Msta-on enfluas la subtera rivero Poneretka (ruse Понеретка), elfluante el la borda deklivo. Oni deklaris ĝin naturmonumento.[4] La rivero estas konata de amatoroj de nekutima akva turismo: dum unu kilometro en la rivero eblas subtera navigado per kajakoj.

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La rivero Msta en la ŝtata akva registro (ruse).
  2. La artikolo Boroviĉiaj rapidfluoj en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.
  3. 3,0 3,1 3,2 С.А. Агафонова, Е.Р. Кременецкая, А.В. Чернов, la artikolo Мста en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.
  4. Naturmonumentoj de Novgoroda provinco (ruse)