Lucientes
Lucientes estas senhomigita mezepoka aragona vilaĝo situanta en la suda parto de la municipo Longás, en la komarko Cinco Villas kaj en la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.
Lucientes | |
---|---|
forlasita vilaĝo ![]() | |
Administrado | |
Demografio | |
Geografio | |
Geografio
redaktiĜi situas en la suda parto de la municipo Longás, apud la arbarvojo, kiu ligas Longás kun Luesia, ĉe la flanko norda de la montaro "Santo Domingo". Nuntempe, nur kelkaj ruinoj kaj spuroj de gardoturo de la kastelo de "San Marzal" restas kiel pruvo de tiu loko.
Historio
redaktiLaŭ la historiisto Agustín Ubieto Arteta, la unuaj mencioj pri ĉi tiu loko datiĝas de 970 kaj 994, en eldono de Antonio Ubieto Arteta de la "Cartulario de San Juan de la Peña I" [1], kaj ankaŭ inkludas la nomo-variaĵojn Lucientes kaj Lucentes. [2]
Estas eble, ke la monaĥejo Leire ricevis la enspezon de la eklezio de Lucientes en la 11-a jarcento, same kiel la relative proksimaj urboj Lobera de Onsella, Longás, Petilla de Aragón, Sibirana kaj Sos del Rey Católico. Oni scias nur kun certeco, ke la vilaĝo Lucientes faris pagojn al tiu monaĥejo dum la 12-a jarcento. [3]
Loknomo
redaktiLa loknomo Lucientes prezentas la finaĵon "-ntes" tipan de la fosiliigitaj genitivoj de la latina tria deklinacio. Tiu origino tre bone kongruas kun la latinaj vortoj LUCENTIS kaj LUCENTIUS.
Estas menciinde
redaktiDe ĉi tiu loko venis la patrinflankaj prapatroj de la aragona pentristo Francisco José de Goya y Lucientes, kiu translokiĝis al la proksima urbo Uncastillo. [4]
Vidu ankaŭ
redakti- Aragona regioneto Cinco Villas. [5]