Lucifer the Lightbearer

Lucifer the Lightbearer (Lucifero la Lumportanto) estis individuisma anarkiisto gazeto publikigita de Moses Harman en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj en Usono. Dekomence produktita de loka branĉo de la Nacia Liberala Ligo kiel Valley Falls Liberal (1880–1883), Harman ŝanĝis la titolon post li akceptis unupersonan editoradon en 1883.

La misio de Lucifer estis, laŭ Harman, "helpi virinon rompi la cxenojn kiuj dum epokoj ligis ŝin al la montrofenestro de homfaritaj juraj, spiritaj, ekonomiaj, industriaj, sociaj kaj speciale seksaj, kredoj ke ĝis virino leviĝu al sento de sia propra respondeco je ĉiuj linioj de homa konduto, kaj speciale je linioj de sia speciala kampo, tiu de la reproduktado de la specio, estos neniu aŭ malmulta reala progreso al pli alta kaj vera civilizo." La nomo estis elektita pro "Lucifero, nome antikva nomo de la Matena Stelo, nune nomata Venuso, ŝajne nesurpasata kiel nomo por gazeto kies misio estas alporti lumon al tiuj kiuj vivas en malhelo."

Eksteraj ligiloj redakti