Ŝakhorloĝo

(Alidirektita el Ludhorloĝo)

Ŝakhorloĝo konsistas en du apudaj horloĝoj kun butonoj por haltigi unu horloĝon kaj starti la alian, tiel ke la du horloĝoj neniam funkciu samtempe. Ŝakhorloĝoj estas uzitaj en ŝako kaj aliaj du-ludantaj ludoj kie la ludantoj moviĝas laŭ victurnoj. La celo estas konservi kalkulon de la sumtempo, kiun ĉiu ludanto prenas por siaj propraj movoj kaj certigi ke neniu ludanto prokrastas la ludon.[1]

Cifereca moderna ŝakhorloĝo DGT
Klasika analoga ŝakhorloĝo

Ŝakhorloĝoj unue estis uzitaj grandskale en ŝakturniroj kaj ofte estas nomitaj ludhorloĝoj. La unuan fojon kiun ludhorloĝoj estis uzitaj en ŝakturniro estis en la Londono 1883. Ilia uzo poste atingis turnirojn de skrablo, ŝogio, goo, kaj preskaŭ ĉiu konkurenca du-ludanta tabulludo. La komencaj movoj en ŝako ofte estas luditaj rapide pro la teorio pri ŝaka malfermo, kiu lasas pli da tempo al la ludantoj tiel ke ili pripensu pli kompleksajn kaj nekonatajn poziciojn poste.

Frua evoluo de ciferecaj ŝakhorloĝoj redakti

En 1973 Bruce Cheney el Cornell University Elektroteknika studento kaj ŝakludanto kreis la unuan ciferecan ŝakhorloĝon kiel projekto por studenta kurslaboraĵo. Ĝi estis kruda komparite kun la produktoj sur la merkato multajn jarojn poste kaj estis limigita al la teknologio kiu ekzistis tiutempe. Ekzemple, la ekrano estis farita per ruĝaj Lum-Eligantaj Diodoj (LEDoj). LEDoj postulas signifan potencon kaj kiel rezulto la horloĝo devis esti ŝtopita al kurentfonto. La alta kosto de LEDoj tiutempe signifis ke nur unu aro de ciferoj povus esti elmontritaj, tiu de la ludanto kies turno devis moviĝi.

Ŝakhorloĝo kiu estis patentita en 1975 estis evoluigita de Joseph Meshi kaj iĝis la unua komerce havebla cifereca ŝakhorloĝo. La patentaj nombroj estas 4,062,180 (arkivita en julio 1975) kaj 4,247,925 (arkivita en julio 1978). Mr. Meshi dizajnis kaj konstruis du versiojn de la horloĝo la Micromate-80 (surbaze de la origina patento) kaj la Micromate-180. Micromate 180 estis vere revolucia.

Referencoj redakti

  1. The Chess Clock (angle). Alirita 2020-06-03.

Eksteraj ligiloj redakti