Ludvigio

genro
(Alidirektita el Ludwigia)

Ludvigio (Ludwigia[1] L.) estas genro el la familio Onagracoj, kiu entenas ĉirkaŭ 85 speciojn de akvaj plantoj. Tiuj herboj kreskas en varmaj kaj mezvarmaj, trankvilaj akvoj de la tuta mondo, sed ĉefe en Ameriko. Pluraj specioj estas invademaj, koloniante la bordojn de multaj riveroj ekster sia origina arealo. La genroj Isnardia L. kaj Jussiaea L. estas nun inkluzivitaj en Ludwigia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ludvigio
Ludvigio grandflora
Ludvigio grandflora
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Onagracoj Onagraceae
Genro: Ludvigio Ludwigia L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas akvaria planto.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 14. ISBN 978-5-7161-0138-8..