Luena [LŬEna] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera.

Luena
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 622  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 6′ N, 3° 54′ U (mapo)43.095833333333-3.9002777777778Koordinatoj: 43° 6′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 457 m [+]
Areo 90,8 km² (9 080 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luena (Kantabrio)
Luena (Kantabrio)
DEC
Luena
Luena
Situo de Luena
Luena (Hispanio)
Luena (Hispanio)
DEC
Luena
Luena
Situo de Luena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luena [+]
vdr
Municipa teritorio de Luena, centroriente de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Bovinoj en Luena.

Ĝi limas norde kun Arenas de Iguña, Santiurde de Toranzo kaj Corvera de Toranzo, okcidente kun Molledo kaj San Miguel de Aguayo, oriente kun Vega de Pas kaj San Pedro del Romeral, sude kun Campoo de Yuso kaj la provinco Burgos, al kiu oni aliras per la nacia ŝoseo N-623 tra la montopasejo Escudo.

La municipo Luena konsistas el valo (de la rivero Luena aŭ Magdalena) kiu etendiĝas el la Kantabra Montaro ĝis la kunfluejo kun la Valo de Pas. Temas pri municipo klare rura, en kiu la tradicia vivmaniero dependis de la brutobredado de bovinoj (speciale de la bredraso Holstein Frisa). Luena estas municipo de malpliiĝa loĝtendenco.

Demografio redakti

Por areo de 90,54 km² estas 623 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 623 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj 28 loĝlokoj: Bollacín, Bustasur, Carrascal de Cocejón, Carrascal de San Miguel, Cazpurrión, El Cocejón, Entrambasmestas, La Garma, Llano, Ocejo, Los Pandos, Pandoto, La Parada, Penilla, La Puente, Resconorio, Retuerta, San Andrés de Luena, San Miguel de Luena (ĉefurbo, en la foto de la tabelo), Sel de la Carrera, Sel de la Peña, Sel del Hoyo, Sel del Manzano, Selviejo, Tablado, Urdiales, La Ventona kaj Vozpornoche.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam. La municipo perdis du mil loĝantojn dum la jarcento.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007 2011 2012 2013
2.764 2.827 2.802 2.319 2.486 2.274 1.995 1.649 1.392 1.253 956 792 710 694 672

Fonto: INE

Historio redakti

La plej frua mencio de la valo datas de la 9-a jarcento, kiam la reĝo Sanĉo la 2-a havigis la rajton de paŝtado en montoj de Fluena al la episkopeco de Oca-Burgos en 1068. En la priĉasada Libro de Montería de Alfonso la 11-a (meze de la 14-a jarcento) oni diras, ke la montaro de Lueña estas bona por ursoj kaj aproj somere, kaj mencias inter aliaj lokoj El Escudo, Vega de Arenas (Vegarenas, Entrambasmestas), Vega Escobosa kaj Sant Andrés de Lueña.​

Dum la Mezepoko, same kiel ĉe la valo Toranzo, Luena ekdependis de la jurisdikcio de la nobela familio Castañeda (poste Grafoj de Castañeda), pro kio okazis nombraj plendoj fare de la lokanoj de la valo kontraŭ la kondiĉo de senjorlando. Ekde 1592 ĝis 1784, Luena havis forĝejon en Entrambasmestas. Ĝi formis parton de la Valo Toranzo kun Santiurde de Toranzo, Corvera de Toranzo kaj Puente Viesgo, ene de la komunumo Merindad de Asturias de Santillana. La dominado fare de la grafoj de Castañeda finiĝis en la 18-a jarcento, kion konfirmis la kreado de la modernaj municipoj en 1822.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti