Malfermi la ĉefan menuon
Wilton Crescent en Londono, kie la Luksemburgia registaro en ekzilo havis sidejon dum la milito. La preciza konstruaĵo, numer 27, videblas centre-dekstre, kun la Flago de Luksemburgio.

La Luksemburgia registaro en ekzilo (en luksemburga: Lëtzebuerger Exil Regierung, en franca: Gouvernement en exil luxembourgeois, en germana: Luxemburgische Exilregierung), konata ankaŭ kiel Luksemburgia registaro en Londono, estis la ekzilregistaro de Luksemburgio dum la Dua Mondmilito. La registaro havis sidejon en Londono inter 1940 kaj 1944, dum Luksemburgio estis okupita de Nazia Germanio. Ĝi estis estrita de Pierre Dupong, kaj inkludis ankaŭ tri aliajn ministrojn. Ankaŭ la ŝtatestro, nome Granddukino Ĉarlota, fuĝis el Luksemburgio post la ekokupacio. La registaro estis dupartia, inkludante po du membrojn kaj el la dekstra (PD) kaj el la socialista partioj (LSAP).

La sidejo de la registaro estis en 27 Wilton Crescent en Belgravia, Londono, kiu nun servas kiel la Luksemburgia Ambasadejo en Londono.[1] Ĝi estis fakte nur je kelkaj centoj da metroj el la sidejo de la Belga registaro en ekzilo en Eaton Square.

En la 5-a de septembro la Belga, Nederlanda kaj Luksemburgia registaroj en ekzilo subskribis la Londonan Dogankonvencion, kiu pavis la vojon por la fondo de la Beneluksa Ekonomia Unio.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. "Welcome". Ambasadejo de Luksemburgio en Londono. Alirita la 3an de februaro 2019.