Luminița (Constanța)
Luminița [luminica] estas vilaĝo en la rumana distrikto Constanța. Ĝi situas sur terkolo inter la lagoj Corbu kaj Tașaul.
Luminița | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Constanța | |
Alinome | Urumbei (iam) | |
Komunumo | Corbu | |
Situo | 44° 22′ N, 28° 38′ O (mapo)44.36583333333328.634444444444Koordinatoj: 44° 22′ N, 28° 38′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 14 m | |
Poŝtkodo | 907086 | |
Loĝantaro | 97 (en 2011; 86 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 61531 | |
Ĉe la vilaĝo estas grava haveno, kiu estas ligita al la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari. La haveno situas en la lago Tașaul, sed estas apartigita de ĝi per digo.
Luminița estas ligata al Corbu per loka vojo kaj ponto super lago Corbu, sed pli grava estas la distrikta vojo DJ226 al la urbo Năvodari, kiu situas 5 km sude.