Lusotropikismo estas koncepto aprobita de la Salazar-diktaturo por elvoki fieron pri portugala historia identeco kaj reteni ĝiajn afrikajn koloniojn.

La termino "lusotropikismo" (pt: lusotropicalismo) estas kombinaĵo de Luzitanio kaj trópico, la portugallingva termino por tropika. Tiu ideologio propagandis historian kaj moralan superecon de la portugala koloniigo kompare al la aliaj eŭropaj koloniaj potencoj.

Opozicio redakti

Lusotropikismo servis la politikajn interesojn de la Estado Novo kaj helpis intelekte legitimi portugalan koloniigon, fariĝante la celo de kelkaj naciliberigaj movadoj.

Eduardo Mondlane, unu el la fondintoj de la Mozambika Liberiga Fronto (FRELIMO), deklaris ke la portugala koloniigo baziĝis sur rasa diskriminacio. Tial la pozitiva perspektivo de la "komplika teorio de lusotropikismo" ne kongruis kun la realo.

Amílcar Cabral, gvidanto de la Afrika Partio por Sendependeco de Gvineo kaj Kabo-Verdo (PAIGC), mencias lusotropikismon kiel malhelpo al la kontraŭkolonia lukto. Pri la temo Cabral deklaris jenon:

 
 Potenca propagandmaŝino estis ekfunkciigita por konvinki tutmondan publikan opinion, ke nia popolo vivis en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj [...]. Kaj tiel tuta mitologio estis konstruita. Kaj, kiel okazas ĉe tiom da mitoj, precipe tiuj rilataj al la submetiĝo kaj ekspluatado de homoj, ne mankis "scienculoj", inkluzive de fama sociologo, por havigi al ĝi teorian bazon – ĉi-kaze lusotropikismo.[1] 

Referencoj redakti

  1. (pt) CABAÇO, José Luís de Oliveira (2007). Moçambique: identidades, colonialismo e libertação. (PDF). Alirite la 12-an de februaro 2023