Luther-ŝtono (Erfurto)

En Stotternheim, nordorienta urboparto de Erfurto, troviĝas la t.n. Luther-ŝtono. Tie ĉi la studento Martin Luther decidis fariĝi monaĥo.

La monumento sur la loko, kie laŭlegende Lutero inspiritis per fulmotondro.

Luterurbo kun fokusoj pri la junulo redakti

La ĉiujara Reformaciotago en la 31-a de oktobro memorigas la fiksadon de 95 tezoj de teologo al la pordo de la eklezio de Kastelo Wittenberg. Ankaŭ la luterurbo Erfurto festas tiu tagon, sed tamen ĝi koncentriĝas pri la juna Lutero, ja ankaŭ pri Lutero kiel studento de juro kaj serĉanta persono.

La monumentostarigo redakti

La 4-an de novembro 1917, dimanĉe post la 400-a datreveno de la wittenbergaj eventoj, inaŭguritis proksime de Stotternheim memorigŝtono. Ĝi rakontas la travivaĵon de Luther dum fulmotondrego en la 2-a de julio 1505, kio igis lin frokiĝi kaj peti aliron al la Aŭgustenana monaĥejo.

Laŭ la ŝovinisma etoso de la Unua mondmilito oni taksis Luteron eĉ esperiganto de la germana popolo. La gimnaziestro Johannes Biereye alvokis la samtempulojn "kontinue vivi kun la firma kredopovo de Lutero kaj batali en la ĉirkaŭantaj mizeroj kaj danĝeroj". La neskulptita memorigŝtono el sveda granito dorsflanke nomis la lokon laŭ la patoso tiutempa "konsekrita tero"[1].

Sendube ne eblas historiscience konstati ĉu vere tie ĉi Lutero spontanee ĵuris "Helpu vi, Sankta Anno, kaj mi iĝos monaĥo!". La erfurta teologo Andreas Lindner pli kredebla taksas pli longan internan procezon, kiu interesigis la junan Luteron pri religiaĵoj. Sed sendube klaras, ke post la eniro de la monaĥejo en la 17-a de julio 1505 komenciĝis la intensiva studado de Lutero havigi indulgan dion de mizerikordo. Kaj tio kondukis al la divido de la Eklezio.

Subnotoj redakti

  1. La plena enskribo tekstas: "Geweihte Erde. Wendepunkt der Reformation. In einem Blitz vom Himmel wurde dem jungen Luther hier der Weg gewiesen." (tradukite: Tero konsekrita, turnopunkto de Reformacio - per fulmo de ĉielo estis indikita la irenda vojo al la juna Lutero.)

Eksteraj ligiloj redakti