Lyckå estis mezepoka urbo en Svedio. Ĝi estas parto de la historia provinco Blekingo kaj ekde la jaro 1970 apartenas al la moderna provinco Blekinge län. En 1601 la armeo de la dana reĝo Kristiano la 4-a konkeris la urbon, en 1658 kadre de la traktato de Roskilde ĝi revenis al Svedio. Tie kie estis la mezepoka urbo, nun estas loĝloko nomata Lyckeby, kiu estas parto de la komunumo Karlskrona.

ruino de la urba kastelo