Lyuba (Люба — Ljuba) estas la nomo de mamuto kiu estis malkovrita frostita en Siberio en maĵo 2007 de bredisto de boacoj. Ĝi estas 1-monataĝa femalo en perfekta stato de konservado ekde sia morto, antaŭ 42 000 jaroj.

Lyuba en la Liberty Science Center de la Ŝtata Parko Liberty en Nov-Ĵerzejo.

Malkovro redakti

La malkovro estis farita de Neneco de Siberio, Juri Ĥudi (Юрий Худи), kiam li serĉis kampadejon por la somero per glitveturilo. Dum sia vojiro, li ekvidis malhelan makulon sur la rivbordo kovrita de neĝo. Li unue pensis pri mortinta besto, eble elefanto. Reirita al sia hejmo, li rakontis la historion al sia filo. La filo preventis la lokajn aŭtoritatojn.

Sciencaj studoj redakti

Laŭ la esplorantoj, Lyuba estis sana antaŭ ol morti. Ŝlimo estis malkovrita en sia buŝo kaj gorĝo. Ili pensas ke ĝi mortis per sufoko volinte eskapi el truo plena de ĉi tiu substanco.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lyuba en la franca Vikipedio.