Mária Markovits [markoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markovits Mária estis hungara kudristo, puntisto. Ŝia familia nomo kelkfoje erare estis Markovics.

Mária Markovits
Mária Markovits (marmora reliefo)
Mária Markovits (marmora reliefo)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1875 (1875-09-22)
en Kiskunhalas
Morto 21-an de oktobro 1954 (1954-10-21) (79-jaraĝa)
en Kiskunhalas
Tombo Kiskunhalas
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fasonisto • folk artist
vdr

Mária Markovits[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1875 en Kiskunhalas, ŝi mortis la 21-an de oktobro 1954 en Kiskunhalas.

Punto fare de Markovits (1906)
Mária Markovits

Biografio redakti

Mária Markovits finlernis kudristan reĝan metilernejon en Budapeŝto en 1897, poste ŝi estis kudristo en la sama urbo. En 1902 ŝi hejmenvenis kaj malfermis atelieron en sia naskiĝurbo. Kune kun Árpád Dékáni ŝi estis kreinto de la mondfama punto de Halas (pli mallonge Kiskunhalas). Markovits uzis novan teknikon pri puntoj. Ĝis la 1-a mondmilito ŝi kreis ĉefe tablotukojn, kolumojn, naztukojn, vestopartojn, poste ĉefe ornambildojn, blazonojn. En 1935 oni establis domon de puntoj, kie la puntistoj laboris. Dum la komenciĝanta socialismo la ŝtato strebis produkti la necesajn simplajn vestojn, tial ŝiaj ornamaĵoj estis neglektitaj.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj kudraĵoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti