Márton Tarisznyás

TARISZNYÁS Márton [tarisnjaŝ] estis rumanuja hungara lokhistoriisto, etnografo naskita en Ditrău la 29-an de novembro 1927 kaj mortinta en Gheorgheni la 9-an de oktobro 1980.

Biografio redakti

Márton Tarisznyás la mezlernejon finis en Gheorgheni, la diplomon de instruisto pri historio kaj geografio li akiris en Universitato Bolyai en Kluĵo. Unu jaron li laboris en muzeo de Târgu Mureș, poste ekde 1952 ĝis sia morto li gvidis la muzeon de Gheorgheni. Li okupiĝis pri la materia kulturo kaj historio de regiono, respektive pri la historia etnografio de armenoj tieaj. Liaj studoj kaj artikoloj aperis ekde 1958 en la rumanuja gazetaro kaj kolektaj volumoj.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Gyergyó történeti néprajza. Tíz tanulmány (Bukarest, 1982).

Bibliografio redakti

  • Cseke Péter: T. M. (Művelődés, 1980. 11. sz.);
  • Nagy Jenő: Néprajzi és nyelvjárási tanulmányok (Bukarest, 1982).

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti