Máté Keresztes

(1727–1795)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KERESZTES Máté (keresteŝ) estis hungara ekleziverkisto, kalvinana episkopo naskita en Nagybacon en 1727 kaj mortinta en Nagyenyed la 4-an de decembro 1795.

Máté Keresztes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1727 (1727-01-01)
Morto 4-an de decembro 1795 (1795-12-04) (68-jaraĝa)
Okupo
Okupo pastro
vdr

Kariero redakti

Keresztes studis post Nadjenjedo kaj Koloĵvaro en Franeker kaj aliaj eksterlandaj universitatoj. De 1787 li estis ĉefnotario de la eklezidistrikto de Transilvanio, de 1793 episkopo kaj pastro en Nadjenjedo.

Fonto redakti

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.