Mírzá ʻAbbás-i-Núrí (ميرزا عباس نوري) (mortis 1839), pli bone konata kiel Mírzá Buzurg estis la patro de Baháʼu'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. Mírzá Buzurg estis nobelo el la persa provinco de Núr, kaj iamtempe laboris, servante al Fatḥ-ʻAlí Sháh, la tiama reĝo de la Persa imperio.

Mírzá ʻAbbás-i-Núrí
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1789 (1789-08-31)
Morto 1839
Tombo Irako vd
Ŝtataneco Irano vd
Familio
Infanoj Baháʼu'lláhSubh-i-Azal vd
Profesio
Okupo kaligrafo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mírzá Buzurg estis la filo de Mírzá Riḍá-Qulí Big, filo de Mírzá ʻAbbás, filo de Ḥájí Muḥammad-Riḍá Big, filo de Áqá Muḥammad-ʻAlí, filo de Áqá Fakhr (n. 1618), filo de Sháhríyár-Ḥasan,[1] kaj lia familio rekte devenis de Jazdigird la 3-a, la lasta sasanida ŝaho de Persio. Li havis sep edzinojn, el kiuj tri estis konkubinoj, kaj almenaŭ 15 gefilojn. (Balyuzi, pp. 12-13)

Servado al la ŝtato redakti

Li servis kiel veziro (ministro) al Imám-Virdi Mírzá, la dekdua filo de Fatḥ-ʻAlí Sháh, kiu estis la "Ilĥani" [ĉefo de la klanoj] de la Qajara tribo. Mírzá Buzurg estis pli malfrue nomita guberniestro de Burújird kaj Luristán.

Familio redakti

La unua edziĝo de Mírzá Buzurg estis aranĝita de lia patro, Mírzá Riḍá-Qulí Big, al parencino, nomita Khán-Nanih, antaŭ ol Mírzá Buzurg foriris el la distrikto de Núr en Mazenderano (Mázindarán) por trovi sian riĉaĵon en Teherano (Ṭihrán). Du filoj, Mírzá Áqá, la pli aĝa, kaj Mírzá Muḥammad-Ḥasan, naskis de tiu ĉi unua edzino.

La dua edzino de Mírzá Buzurg estis Khadíjih Khánum, kiu estis vidvino. Ŝi havis filon kaj du filinojn de sia unua edziĝo, nome, Mírzá Muḥammad-ʻAlí, Sakínih Khánum kaj ṢughKhánum. Mírzá Buzurg edziĝis al ŝi kaj edzigis ŝian fratinon al lia frato, Mírzá Muḥammad. La unua naskito de tiu ĉi edziĝo estis filino, Sárih Khánum, kiu estas pli bone konata kiel Ukht, araba por "fratino", ĉar Bahá'u'lláh tiel nomis ŝin. La sekva estis filo, Mírzá Mihdí, kiu mortis en la vivtempo de sia patro; kaj Mírzá Ḥusayn-ʻAlí (Baháʼu'lláh) estis la tria naskito. La kvara estis alia filo, Mírzá Músá, konata kiel Áqáy-i-Kalím en postaj jaroj, kaj la kvina estis alia filino, Nisá' Khánum, kiu eventuale edziĝis al Mírzá Majíd-i-Áhí, sekretario de la rusa legacio.

La tria edzino de Mírzá Buzurg was Kulthúm Khánum-i-Núrí, kun kiu li havis kvin infanojn. La unua estis filino, Sháh-Sulṭán Khánum (ankaŭ nomita 'Izziyih Khánum), kiu fariĝis firman subtenanton de Mírzá Yaḥyá (Ṣubḥ-i-Azal). Poste estis tri filojn: Mírzá Taqí, poeto kun la kaŝnomo Paríshán, kiu fariĝis ŝejkano tre malamike al Bahá'u'lláh; Mírzá Riḍá-Qulí, kiu gajnis la titolon Ḥájí pro sia pilgrimado al Mekko, kaj kiu apartiĝis de Baháʼu'lláh, eĉ provante kaŝi ilian parencecon (vidu: p. 443 de Balyuzi), kvankam sia edzino, Maryam, estis adoranto de Li; kaj la tria filo, Mírzá Ibrahím, kiu mortis dum la vivtempo de sia patro. La kvina infano de tiu edziĝo de Mírzá Buzurg estis alia filino, Fáṭimih-Sulṭán Khánum, kiu ankaŭ elektis sekvi Mírzá Yaḥyá.

La sekvaj tri edzinoj de Mírzá Buzurg estis konkubinoj. La unua estis chik Khánum de Kirmánsháh, la patrino de Mírzá Yaḥyá. La dua estis kartvelino, Nabát Khánum, kaj kun ŝi Mírzá Buzurg havis alian filinon, Ḥusníyyih Khánum, pri kiu ne multe estas konata. La lasta konkubino, Turkamaníyyih, estis la patrino de Mírzá Muḥammad-Qulí-i-Núrí, kiu estas fervora adoranto de Baháʼu'lláh. 'Abdu'l-Bahá laŭdis lin kiel sia 'glora onklo' kaj 'amema komfortanto', kaj donis al la idoj de Mírzá Muḥammad-Qulí la rajton uzi la familian nomon Bahá'í.

Kaj poste Mírzá Buzurg edziĝis al filino de Fatḥ-ʻAlí Sháh. Tiu sinjorino estis titoligita Ḍíyá'u's-Sulṭanih. Laŭ la Muntazim-i-Naṣiri de I'timadu's-Sulṭanih (Ṭihran 1300, p. 161), ŝia nomo estis Sháh Bigum. Ŝi estis kaligrafa studentino de Mírzá Buzurg. Ilia edziĝo rezultis en nenio krom malfeliĉo, kaj, finfine, malsukcesigis lin.

Forpelo el posteno redakti

Mírzá Buzurg prosperis en servado al la ŝtato, ĝis la morto de Fatḥ-ʻAlí Sháh, kaj la surtroniĝo de Muḥammad Sháh (regnis 1834-1848). Trafis lin la malbonvolemo de la veziro de tiu monarĥo, Ḥájí Mírzá Áqási, kaj li perdis sian postenon kaj la plejmulto de sia grandega riĉaĵo.

Ḥájí Mírzá Áqási, la ĉefministro, estis antagonisma al Mírzá Buzurg. Unu afero kiu instigis lin al malamikeco estis la aparta amikeco de Mírzá Buzurg al la Qá'im-Maqám, Mírzá Abu'l-Qásim de Faráhán. En Junio 1835, la Qá'im-Maqám estis mortigita de Muḥammad Sháh. Mírzá Buzurg skribis leterojn kondamnante Ḥájí Mírzá Áqási, kiujn la ĉefministro eventuale trovis, kaj li reprezaliis forte. Li maldungigis Mírzá Buzurg el sia posteno de guberniestro de Burújird kaj Luristán. La posteno estis donita al li de lia amiko, la Qá'im-Maqám. Dokumento ekzistas en la manskribo de Muḥammad Sháh mem, laŭdante Mírzá Buzurg pro siaj servoj en tiu rolo. Ŝajnas ke iam Mírzá Buzurg ankaŭ estis veziro de tiu ĉi provinco - la oficiulo respondeca por la kolektado de impostoj. Mírzá Buzurg ŝajne estis aparte sukcesa en organizado kaj kolektado de impostoj inter la sendisciplinaj kaj foraj pluraj tribanoj - faraĵon kiun misfaris liaj antaŭuloj kaj posteuloj en tiu posteno. Vidu ankaŭ Notes on a March from Zohab to Khuzistan, de Sir Henry Rawlinson. Poste, Ḥájí Mírzá Áqási nuligis la ĉiujaran renton de Mírzá Buzurg. Tiam, li komencis maltrankviligi la rilaton inter Mírzá Buzurg kaj sia lasta edzino, Ḍíyá'u's-Salṭanih, la filino de la antaŭa reĝo. Per sia nevo, Firaydún Mírzá, li konvinkis Ḍíyá'u's-Salṭanih peti kaj havigi eksedziĝon de ŝia edzo.

Mírzá Buzurg havis grandan domanaron por subteni, kaj ne havis la rimedojn por subteni siajn bienojn. Li estis devigita vendi parton de siaj bienoj kaj hipoteki la aliajn. La eksedziĝa monkonsento estis de tiaj grandecoj ke Mírzá Buzurg ne povis tuj pagi, kaj Ḍíyá'u's-Salṭanih tiam enprizonigis Mírzá Buzurg en lia propra domo. Finfine, Mírzá Buzurg devis vendi, denove, lian tutan domaron en Tehrano (Ṭihrán), kaj la valorajn tapiŝojn kaj aliaj meblojn.

Postaj jaroj redakti

Post kiam la ŝtormoj malleviĝis, Mírzá Buzurg strebis regajni siajn domojn, kiujn li vendis pro perforto 'por nekonsiderinda sumo'. Dokumento ekzistas en la manskribo de Bahá'u'lláh, desegnita por la celo akiri de la 'sciantoj' sian ateston pri la fakto, ke la vendo de la domoj okazis sub neleĝa perforto. Sed ĝi ne rezultis en la dezirata efiko kaj neniu kompenso estis farita. Du aliaj dokumentoj ekzistas, senditaj de du el la elstaraj teologoj de la ĉefurbo, unu la frato de la Imám-Jum'ih (vendreda preĝkondukanto), deklarante la mallegalecon de la vendo per aŭĉio de la domoj de Mírzá Buzurg-i-Núrí. [2] Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine Mírzá Buzurg tiam decidis emeritiĝi al Irako, sed malgraŭ mortis en 1839. Lia kadavro estis prenita al Irako kaj enterigita ĉe Vádí-al-Islám en Naĝafo (Najaf), kie la tombo de Imamo ʻAlí estas. Postvivis lin sep filoj kaj kvin filinoj.

Manuskriptoj ekzistas en lia belega kaj vaste-admirata manskribo, en diversaj kolektoj kaj en kaj ekster Irano. Estas ankaŭ skribrulaĵo tia en la Internacia Arkivejo de la Bahaa Mondcentro.

Domo de Mírzá Buzurg en Tehrano redakti

En junio 2004, la irana registaro detruis la historiplenan domon de Mírzá Buzurg en Teherano, kie Baháʼu'lláh naskiĝis. Ayatollah Kani, direktoro de la Lernejo de Marvi, ordonis la malkonstruadon en aprilo. La malkonstruado komencis je la 20-a de junio, kaj membroj de la Ministrejo pri Informado ĉeestis kaj je la 29-a de junio, 70% de la konstruaĵo estis detruita. Laŭ Bani Dugal, antaŭa ĉef-reprezentanto de la Bahaa Internacia Komunumo al la Unuiĝintaj Nacioj, tiu ĉi detruo estas nur la pli lasta en serio de malkonstruoj kiu ŝajne celas detrui bahaajn sanktejojn en Irano.

Laŭ anonco de la Bahaa Komunumo, metita en "The New York Times", la domo estis "historia monumento, multvalora ekzemplero de islama-irana arkitekturo, 'senkompara modelo de arto, spiriteco, kaj arkitekturo'" (angla originalo: historical monument, a precious example of Islamic-Iranian architecture, 'a matchless model of art, spirituality, and architecture.').[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».