Bahaa Internacia Komunumo

La Bahaa Internacia Komunumo (BIK, angle BIC) estas internacia neregistara organizaĵo reprezentanta la membrojn de la Bahaa Kredo. Ĝi unue registriĝis en Marto 1948 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj aktuale havas filiojn en pli ol 180 landoj kaj teritorioj.

Bahaa Internacia Komunumo
ne-registara organizaĵointernacia organizaĵo • religia organizaĵo
Komenco marto 1948 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

BIK celas “antaŭenigi mondan pacon pere de la kreado la kondiĉoj en kiu unueco ekaperas kiel la natura stato de homa ekzisto"[1] antaŭenigante kaj aplikante principojn kiuj estas derivitaj de la instruoj de la Bahaa Kredo por evoluigi unuigitan kaj daŭripovan civilizacion.[2]

La BIK ankaŭ laboras por la avanco de homaj rajtoj, la avanco de virinoj, universala edukado, la instigo al justa ekonomia evoluo, la protektadon de la medio kaj kreado de sento de mondcivitaneco.

Por atingi siajn celojn BIK kunlaboras kun registaroj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj alia interregistaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. En majo 1970 ĝi akiris konsultan statuson kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio (ECOSOC) kaj en 1976 kun la Geinfana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). En 1989 BIK establis laborrilaton kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ĝi ankaŭ havas laborrilaton kun diversaj aliaj agentejoj kaj entreprenoj de Unuiĝintaj Nacioj, interalie la UN Evoluada Fonduso por Virinoj (UNIFEM) kaj la programon Monda Konserveja Observa Centro (UNEP) de la Unuiĝintaj Nacioj.

En la jaro 2000 ĉe la Jarmila Forumo de la Unuiĝintaj Nacioj bahaano estis invitita kiel la sola neregistara parolanto dum la pintokunveno.

La Bahaa Internacia Komunumo havas oficejojn ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kaj Ĝenevo kaj reprezentejojn je regionaj komisionoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj alia ĝiaj oficejoj en Addis-Abebo, Bankoko, Najrobo, Romo, Santiago, kaj Vieno.

Notoj redakti

  1. McMullen, Michael (2000). The Baha'i: The religious Construction of a Global Identity. New Brunswick, N.J.: Rutgers University Press. p. 39. ISBN 0-8135-2836-4
  2. "About the Baháʼí International Community". Baháʼí International Community. 2008. Arkivita el la originalo la 12an de Marto 2008. Alirita en 2008-02-10.

Eksteraj ligiloj redakti