Művelődés
(Alidirektita el Művelődési Útmutató)
Művelődés (Kulturo) estas hungarlingva monatrevuo aperanta en Cluj-Napoca, Rumanio. Ĝi informas pri historia-politika, publikkultura, literaturhistoria, etnografia problemoj.
Historio
redaktiInter 1948-1985 oni redaktis ĝin en Bukareŝto. Je la ekiro ĝia respondecredaktoro estis István Korda. En decembro 1985 oni anoncis, ke ne plu aperos la revuo. Ĝi reaperis en 1990. Ekde tiam ĝia ĉefredaktoro estas Zsolt Szabó.
Fontoj
redakti- Romániai magyar irodalmi lexikon
- Retpaĝo de la revuo
- Repertoriumo 2000-2004
- Repertoriumo 1990-1991 Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine