MDK (ankaŭ cirile МДК) estas unu el la plej popularaj komunumetoj enkadre de rusia interkona retejo VKontakte kun pli ol 4,3 milionoj da subskribintoj kaj 12 milionoj da vizitantoj ĉiumonate (en 2014). Ĝi situas ĉe la adreso http://vk.com/mdk. La servilo situas en Moskvo.

VKontakte - interkona retejo, surbaze de kiu funkcias MDK

La grupo estis fondita en 2011 de Dmitrij Aladiŝev, Dmitrij Traĉuk kaj Roberto Panĉvidze. Ĝi estas ruslingva okupiĝas pri regula almeto de bildetoj, plejparte rilataj al aktualaj eventoj.

La enhavo estas plejparte konsiderata kiel maltolerema kaj dekstre ekstremisma: en ĝia konsisto estas ekstrema naciismo, seksismo, ŝovinisma propagando. Vaste estas uzata obscena leksiko[1].

Estraro redakti

La registrita marko estas posedata de Klr "Sarafanka", kies ĉefgvidanto - Dmitrij Aladiŝev - estas unu el la fondintoj de MDK. Ĝia oficiala adreso: Moskvo, Astradamskij traveturejo, 3 (administra distrikto Timirjazevskij).

La komunumo akiras 1,3 mln dollaroj ĉiujare.

Historio redakti

MDK estis fondita en aprilo-majo de 2011.

La 17-an de decembro 2013 ĝi registris sian markon; Komenciĝis vendado de varoj kun la marko MDK.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti