La Z 22500, plej ofte nomitaj MI 2N, estas motortrajnoj kun du etaĝoj veturantaj ekskluzive sur linio E de RER. Veturiloj disponas pri po tri larĝaj pordoj ambaŭflanke por rapidigi interŝanĝojn en stacioj. Kun vagonaroj MI 2N Altéo de RATP, la Z 22500 estas MI 2N (t.e. materialo de interkonekto kun du etaĝoj), komune ellaboritaj de RATP kaj SNCF por priservi respektive liniojn A kaj E de RER. Malgraŭ simila ekstera aspekto, materialoj de ambaŭ transportistoj malsamas per siaj interna aranĝo, motoro kaj iuj teĥnikaj trajtoj.

MI 2N Eole
rolling stock class

MI 2N Eole en Paris Gare de l'Est, 2005

MI 2N Eole en Paris Gare de l'Est, 2005
Nomo kaj tipo
Alia nomo Z 22500
Servado
Fervoja operatoro SNCF
Linioj
Servadojaroj 1996 - 2000
Nombro de servantaj trajnoj 53 (2005)
Produktado
Produktisto GEC Alstom, ANF
Nombro de konstruitaj trajnoj 53 vagonaroj
Trajtoj
Longeco 112 m
Larĝeco 2,900 m
Alteco 4,320 m
Pordoj 3 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 140 km/h
Pezo 277 t
Kapacito 1337
Elirpovumo 3200 kW
Kurenta sistemo 1.5 kV KK / 25 kV 50 Hz
vdr

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti