MP 51
La MP 51 (Metroo Pneŭa, komisio 1951) konsistigas la unuan generacion en la mondo de metroo sur pneŭoj. Kromnomita Grand-Mère (Avino), tiu unika eksperimenta vehiklo estis mendita kaj provita de RATP sur la naveda vojo (Porte des Lilas, Place des Fêtes, Pré Saint-Gervais) de la Metroo de Parizo, de 1952 ĝis 1956. Definitive retirita en 1961, ĝi eniris la kolektojn du Muzeo de urbaj, interurbaj kaj ruraj transportoj en 1981.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a6/MP_51_AMTUIR_G1.jpg/220px-MP_51_AMTUIR_G1.jpg)
Avino ebligis validigi la koncepton de veturado sur pneŭoj por veturanta materialo de metroo, kun rezultoj tre superaj al tiuj de malnovaj materialoj sur fer-rado. Depost tiam tiu teĥnologio estis uzata en kvin linioj de la metroo de Parizo kaj pluraj metro-retoj tra la mondo.
Tiu vagonaro ankaŭ utilis kiel materialo por prototipo de sistemo de aŭtomata stirado, disvastigita depost tiam en preskaŭ ĉiuj linioj kun stiristoj de la pariza metro-reto.