MR-63
La MR-63 estis metroo sur pneŭoj mendita en 1963 de urbo Montrealo por ĝia metroo tiam konstruata. Kanada kompanio Vickers akiris ĉi tiun kontrakton por la konstruo de 369 vagonoj[1], similaj al la MP 59 de la Metroo de Parizo, kiujn ĝi liveris por la malfermo en 1966.
MR-63 | |
---|---|
rolling stock class | |
Vagonaro MR-63 en Honoré-Beaugrand | |
Nomo kaj tipo | |
Tipo | Metroo |
Servado | |
Fervoja operatoro | STM |
Servadojaroj | 1966 - 2018 |
Produktado | |
Produktisto | Canadian Vickers, CIMT-Lorraine |
Nombro de konstruitaj trajnoj | 369 vagonoj |
Konstrujaroj | 1963 - 1965–1967 |
Trajtoj | |
Larĝeco | 2,5 m |
Pordoj | po 4 paroj ambaŭflanke |
Maksimuma rapido | 70–72 km/h |
Pezo | 26,080 kg (vagono) |
Kapacito | 160 (vagono) |
Elirpovumo | 113 kW |
Kurenta sistemo | 720 V Kk |
Ĉi tiuj vagonoj estis uzataj sur ĉiuj linioj de la Metroo de Montrealo. Tridek tri el la 369 MR-63 liveritaj estis detruitaj en incendioj en 1971 kaj 1974, kaj la ceteraj 336 estis elservigitaj inter somero 2017 kaj printempo 2018, anstataŭigitaj per MPM-10[2].
Bildaro
redakti-
Boĝio de MR-63
-
Stir-panelo de MR-63
-
Interno de MR-63
Referencoj
redakti- ↑ Mise en valeur des MR-63. stm. Alirita 29 majo 2018.
- ↑ La STM rend un hommage spécial au dernier train MR-63 à l’occasion de sa dernière journée en service clientèle. stm. Alirita 25 junio 2018.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti