La MR-73 estas metroo sur pneŭoj mendita en 1973 de urbo Montrealo okaze de la plilongigo de ĝia metroo. Fabrikanto Bombardier akiris ĉi tiun kontrakton por konstrui 423 vagonarojn, similajn al la MP 59 de la Metroo de Parizo, kiujn ĝi liveris en 1976 por la Olimpiko en Montrealo. Depost la enservigo de vagonaroj MPM-10, la MR-73 nun estas uzataj sur ĉiuj linioj, inkluzive sur la verda linio, kie antaŭe troviĝis nur MR-63. La MR-73 videble malsamas de ĉi-lastaj per siaj kvadrataj anstataŭ rondaj reflektoroj, siaj bluaj aŭ oranĝaj anstataŭ blankaj internoj, kaj la muzika sono aŭdita dum la foriro (kiu fakte estas kaŭzita de ilia elektra sistemo).

MR-73
rolling stock class

Vagonaro MR-73 en stacio Lucien-L'Allier

Vagonaro MR-73 en stacio Lucien-L'Allier
Nomo kaj tipo
Tipo Metroo
Servado
Fervoja operatoro STM
Linioj L11-Verda L44-Flava L55-Blua
Servadojaroj 1976 - nun
Produktado
Produktisto Bombardier Transport
Nombro de konstruitaj trajnoj 423 vagonoj
Konstrujaroj 1974–1980
Trajtoj
Larĝeco 2,5 m
Pordoj 4 paroj ambaŭflanke
Maksimuma rapido 70–72 km/h
Pezo 26,990 kg (vagono)
Kapacito 160 (vagono)
Elirpovumo 174 kW
Kurenta sistemo 750 V Kk
vdr

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti