MUT (gazeto)
MUT estis ĝis somero 2017 ekzistanta germana monatmagazino por subskribintoj kun la subtitoloj Forum für Kultur, Politik und Geschichte, pli malfrue Das Nationaleuropäische Magazin. Ĝia eldonkvanto estis de ĉ. 10 miloj; la samnoma eldonejo havis sian sidejon en Asendorf; ambaŭ posedis kaj
MUT | ||
---|---|---|
revuo | ||
Komenco | 1965 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Asendorf | |
Retejo | Oficiala retejo | |
moderigis Bernhard C. Wintzek. Sume aperis 591 numeroj.
Historio
redaktiOktobre 1965 fondis lernantoj kaj studentoj periodaĵon Mut kies aperritmo estis ĉiu dua monato kaj eldonkvanto de tri centoj. Monatgazeto ĝi fariĝis de majo 1969 kaj pli kaj pli radikaliĝis (je la posta bedaŭro de Wintzek mem). Inter 1957 kaj 1982 havas la periodaĵon spiritan proksimecon al ideoj de Junge Nationaldemokraten, Bund Heimattreuer Jugend kaj Wiking-Jugend. Wintzek mem kuniniciatis la fondon de la ligo novdekstrisma kiu nomiĝis Arbeitskreis Volkstreuer Verbände kaj de Aktion Widerstand. En 1972 Wintzek kandidatis por deputitadon je Bundestag por la ekstremisma partio Nacidemokrata partio de Germanio.[1] Alia grava aŭtoro de MUT estis en la 1970-aj jaroj Johannes Hertel.[2]. Inter 1971 kaj 1983 la Federacia Oficejo pri Konstituciprotekto taksis la periodaĵon ekstremisma.
La temoj traktataj estis demokratio kaj socio, medioj kaj naturo, eduko kaj kulturo, la dividita Eŭropo kaj la oficiala politiko de Germanujo ĉi-rilaten. En 1979, post la televida dissendo sur germanaj kanaloj de la usona filmo Holocaust: The Story of the Family Weiss oni malpermesis la vendon al neplenaĝuloj.[3]
Politika ŝanĝiĝo de 1980
redaktiPost intencita malfermiĝo de la redaktorara linio je liberalismo, toleremo kaj plurismo ĉesis ankaŭ la ŝtata observiĝo. Renomitaj aŭtoroj estis varbataj por publikiĝi ĉe MUT (ekz. Ralf Dahrendorf, Ralph Giordano, Helmut Kohl, Horst Köhler) kaj nova eldonisto fariĝis la historiisto Peter Steinbach. Kohl deklaris sin ties daŭra leganto. [4] En la 1990-aj jaroj daŭre legeblis en ĝi artikoloj de novdekstrimismuloj, ekz. de Hans-Helmut Knütter. En oktobro 2005, okazde de la 40-a datreveno fondiĝa, la eldonkvanto estis de pli ol 7 milionoj.
Esploristo pri ekstremismoj, Armin Pfahl-Traughber atestis malgraŭ ĉio profundan novorientiĝon de MUT[5] Intertempe la linio estis taksata liberalisma.[6]
Redaktoroj
redakti- Sabine Arnold (Moskvo)
- Hermann Bohle (Bruselo kaj Strasburgo)
- Karl-Heinz Hense (Gummersbach)
- Eckhard Jesse (Chemnitz)
- Karin Kneissl (Vieno)
- Marko Martin (Berlino)
- Chaim Noll (Jerusalemo)
- Peter Schütt (Hamburgo)
- Peter Steinbach (Berlino kaj Karlsruhe)
- Alfred Zänker (Ĝenevo)
Literaturo
redakti- AK Kritische Nachbarschaft Asendorf/Hoya: Das Chamäleon – Argumente gegen die Verharmlosung des faschistischen Mut-Verlages, Magazin Verlag, 1998 ISBN 3925900918
- Katja Eddel: Die Zeitschrift MUT – ein demokratisches Meinungsforum? Analyse und Einordnung einer politisch gewandelten Zeitschrift, VS Verlag für Sozialwissenschaften, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-531-18172-1
- Katja Eddel: "Der Wandel der Zeitschrift MUT und die Paradoxie ihrer Rezeption." Ĉe: Gerrit Dworok/Thomas Exner (eld.): Komplexität und Wahrheit. Wissenschaft im Spannungsfeld von Beschreibung, Deutung und Verzerrung. Nomos, Baden-Baden 2019, ISBN 978-3-8487-4921-8, p. 359–419
- Claus Leggewie: "Die Bundeszentrale zeigt Mut" - ĉe: Die Zeit, 9.6.1989
Eksteraj ligiloj
redakti- eksa hejmpaĝo
- Thilo Schmidt: "Zeitschrift MUT im Wandel – Die Abkehr vom Rechtsextremismus" - ĉe: Deutschlandfunk-Kultur, radielsendo Zeitfragen, 9.10.2020
Notoj
redakti- ↑ Jürgen Pomorin, Reinhard Junge: Die Neonazis und wie man sie bekämpfen kann. Weltkreis-Verlag, Dortmund 1978, ISBN 3-88142-197-1, p. 23
- ↑ Eddel: Zeitschrift Mut, p. 127
- ↑ Karsten Dustin Hoffmann: "Die zweite Chance: Der ideologische Wandel der Zeitschrift MUT" Arkivigite je 2019-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe: Endstation-rechts.de, 17.4.2012
- ↑ "Der kanzler macht das rechtsextreme blatt „mut“ salonfähig", ĉe: Mitgliederzeitschrift der IG Druck + Papier, 5/1988
- ↑ Alice Brauner-Orthen: Die Neue Rechte in Deutschland: antidemokratische und rassistische Tendenzen. Leske und Budrich, Opladen, 2001, ISBN 3-8100-3078-3, p. 157.
- ↑ Armin Pfahl-Traughber: Konservative Revolution und Neue Rechte: Rechtsextremistische Intellektuelle egen den demokratischen Verfassungsstaat. Leske und Budrich, Opladen 1998, ISBN 3-8100-1888-0, p. 23