Ma Long

ĉina tablotenisisto

Ma Long (simpligita ĉina 马龙; pinjino Mǎ Lóng, naskiĝis la  20-an de oktobro 1988(nun 1988-10-20) en Anŝano, do nun 35-jaraĝa) estas profesia ĉina tablotenisisto. Li estas la olimpika ormedalisto en viraj unuopaĵoj en 2016 kaj 2020. Li ankaŭ estas ĉampiono en Mondaj Ĉampionecoj en viraj unuopaĵoj en 2015, 2017 kaj 2019. Liaj rekordoj igis la Internacian Tablotenisan Federacion moknomi lin kiel "La Drako "(derivita de lia nomo, Lóng). Ekde 2014, li estas la kapitano de la ĉina nacia tablotenisa vira teamo.

Ma Long
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1988 (1988-10-20) (35-jaraĝa)
en Anŝano
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Ŝanhaja Komunika Universitato
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

En 2016, Ma Long fariĝis la kvina masklo plenumanta la honorigon "Granda Ŝlemo" (gajnanta la Olimpikojn, Mondajn Ĉampionecojn kaj Mondan Pokalon), aliĝante al Jan-Ove Waldner, Liu Guoliang, Kong Linghui kaj Zhang Jike. Li tenis la rangon de numero 1 dum entute 64 monatoj (kaj 34 sinsekvaj monatoj ekde marto 2015), la plej granda parto de iu ajn viro en la historio de tabloteniso. Kun sia Ora Medala venko en Viraj Unuopaĵoj en la Tokiaj Olimpikoj en 2021, Ma Long fariĝis la unua kaj la sola vira ludanto se temas sukcesi pri duobla "Granda Ŝlemo", cementante sian statuson kiel "sendube la plej granda vira tablotenisa ludanto de ĉiuj tempoj".