Ma saison préférée

Filmo de André Téchiné (1993)

Ma saison préférée (Mia preferata sezono) estas franca filmo de André Téchiné, publikigita en 1993.

Ma saison préférée
filmo
Originala titolo Ma saison préférée
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1993, 3 feb. 1994
Ĝenro filma dramo
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Pascal Bonitzer • André Téchiné
Filmita en Tuluzo
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Catherine Deneuve • Daniel Auteuil • Marthe Villalonga • Chiara Mastroianni • Bruno Todeschini • Carmen Chaplin • Jean-Pierre Bouvier • Michèle Moretti • Roschdy Zem • Jacques Nolot • Ingrid Caven • Jean Bousquet
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sola kaj kormalsana, Berthe rezignas veni loĝi kun sia filino Émilie kaj bofilo Bruno. Émilie invitas sian fraton Antoine, kiun ŝi vidas malofte, al la Kristnaska vespero. La vespermanĝo iĝas disputo inter Bruno kaj Antoine eĉ perforte; Berthe revenas siahejme. Émilie lasas siajn edzon kaj filojn kaj ekloĝas ĉe Antoine kiu amas ŝin. Post nova atako, Berthe estas metita de siaj gefiloj en maljunulejo. Antoine kiu estas kuracisto, scias, ke ilia patrino mortos; Émilie kaj li bedaŭras, ke ili ne sufiĉe faris por sia patrino.

Antoine vere amas sian fratinon Émilie, sed ŝajne tiu amo estas nur frata. Siaflanke Émilie amas sian junan fraton, kies sincerecon kaj liberecon ŝi envias.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Marthe Villalonga : Berthe Dupuy
  • Daniel Auteuil : Dro Antoine Dupuy, filo de Berthe
  • Catherine Deneuve : Émilie, fratino de Antoine
  • Jean-Pierre Bouvier : Bruno, edzo de Émilie
  • Chiara Mastroianni : Anne, filino de Émilie
  • Anthony Prada : Lucien, filo de Émilie
  • Carmen Chaplin : Khadija, amikino de Lucien
  • Roschdy Zem : Medhi, frato de Khadija
  • Michèle Moretti : La direktorino de la maljunulejo
  • Jacques Nolot : La tombejulo
  • Bruno Todeschini : La hospitalulo
  • Ingrid Caven : La kantistino en la trinkejo
  • Jean Bousquet : La patro de Émilie

Eksteraj ligiloj

redakti