Madagaskara merganaso

La Madagaskara merganaso (Aythya innotata) estas tre rara birdospecio de la grupo de merganasoj kaj genro Aythya, iam konsiderata formortinta. Antaŭ la remalkovro en 2006, la lasta konfirmita vidaĵo de la specio okazis ĉe la Lago Alaotra en la Centra Altebenaĵo de Madagaskaro en 1991. La ununura masklo tiam trovita estis kaptata kaj tenita en la Botanika Ĝardeno de Antananarivo ĝis sia morto post unu jaro. Restas nur 20 individuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara merganaso
Madagaskara merganaso, kaptiva reproduktado
Madagaskara merganaso, kaptiva reproduktado
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. innotata
Aythya innotata
(Salvadori, 1894)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda anaso 45–56 cm longa. La masklo estas ruĝece malhelbruna ĝenerale escepte pro la blankaj irisoj, blanka subvosto, blankaj subaj partoj kaj rimarkinda blanka flugilstrio laŭlonge de la bazoj de la flugoplumoj. La beko estas bruneca kun pli pala, blueca antaŭfina bendo. La ino estas pli senkolore bruneca kaj ne havas la blankan okulon.

Ekologio redakti

Temas pri specio de loĝantaj birdoj kaj kutime estas sola aŭ foje en paroj. Oni ne scias ĉu ariĝas aŭ asocias kun iu ajn alia specio. Reproduktado okazas dum la monatoj de oktobro al januaro.

Ties habitato estas neprofundaj nesalaj lagoj kaj marĉoj kiuj kombinas malferman akvon kun proksimaj areoj de densa vegetaĵaro. Ili probable preferas marĉajn areojn kaj neprofundan akvon. Tamen la loko de remalkovro estas vulkana lago kun tre malmulta emerga vegetaĵaro.

Oni supozas, ke tiu specio manĝas akvajn senvertebrulojn kaj akvajn plantojn kaj semojn per ofta plonĝado en neprofundaj akvoj.

La ino demetas 6-8 ovojn.

La minacoj kaj la malpliiĝo redakti

Baze sur la rakontoj de Webb kaj Delacour en la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj ŝajne tiu birdospecio estis ankoraŭ relative komuna ĉe la Lago Alaotra (tiuj rakontoj ankaŭ informas pri kiom multe ŝanĝis la regiono de la Lago Alaotra).

Tiu birdo probable ekmalpliiĝis draste iam fine de la 1940-aj jaroj aŭ komence de la 1950-aj jaroj kaj la kaŭzo de la malpliiĝo estis la enmeto de nombraj fiŝaj specioj en la lago, kiuj mortigis plej el la rokanasidoj; ŝajne ankaŭ nestolokoj same kiel plenkreskaj birdoj estis viktimoj de la enmetitaj fiŝoj. Rizkultivejo, brutopaŝtado ĉe la bordoj, bruligado de borda vegetaĵaro, enmetitaj mamuloj (ratoj), reta fiŝkaptado kaj ĉasado estas ĉiuj faktoroj kiu faris ke tiu anaso malaperis komplete el la lago. La lasta vidaĵo de multaj birdoj ĉe la Lago Alaotra okazis la 9an de junio 1960 kiam estis vidata malgranda aro de ĉirkaŭ 20 birdoj en la lago. Spite la rareco de la specio en 1960 oni mortpafis masklon, kaj la specimeno estas nun en la Zoologia Muzeo de Amsterdamo. Estas dubinda informo pri vidaĵo fare ĉe Antananarivo en 1970.

Ĵusa serĉado kaj remalkovro redakti

Intensiva serĉado kaj publikigaj kampanjoj en 1989-1990, 1993-1994 kaj 2000-2001 malsukcesis produkti pluajn vidaĵojn de tiu birdo.

Tamen, aro de naŭ plenkreskuloj kaj kvar ĵus eloviĝintaj anasidoj estis malkovritaj en lago de malproksima areo de norda Madagaskaro en novembro 2006.[1]

Rekupera plano inplike organizojn kiaj la Durrell Wildlife Conservation Trust kaj la Wildfowl and Wetlands Trust forprenis aron de ovaroj eloviĝontaj el lagobordaj nestoj kaj kovis ilin en laboratorio muntita en tendo ĉe la lago. La unutagaj anasidoj estis tiam portataj al taŭga bredejo.[2]

Ili estis lokigitaj en la kategorio "Eble Formortinta" en la IUCN Ruĝa Listo de 2006; post la remalkovro, oni restarigis la iaman statuson de Draste Endanĝerita en la versio de 2007.[3]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-25. Alirita 2012-01-14.
  2. http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/8344688.stm
  3. See BirdLife International (2004, 2007a,b).

Eksteraj ligiloj redakti