Madono de Caravaggio

eklezia titolo

Madono de Caravaggio/Nia sinjorino de CaravaggioSankta Maria de la fonto/Virgulino de la sankta fonto, estas la titolo atribuita al la Madono, do Maria, la patrino de Jesuo, post la apero kiu, laŭ katolika tradicio, estus okazinta la 26-an de majo 1432 en la kamparo ĉirkaŭ la loĝloko Caravaggio, en Lombardio.

murpentraĵo en la brazila urbo Caxias do Sul

Sanktejo estis konstruita sur la loko, la nunan bazilikon starigis en 1571 la arkitekto Pellegrino Tibaldi. Sankta Maria de la fonto estas la objekto de katolika sindonemo en multaj aliaj lokoj, inkluzive de la grandurbo de Farroupilha, en la brazila ŝtato de Suda Rio-Grando, kie situas la plej granda Maria templo dediĉita al ŝi.

Episkopo Danio Bolognini ĉirkaŭ la jaro 1962 kun la aprobo de la Apostola Seĝo deklaris la Virgulinon de la Sankta Fonto en Caravaggio kunpatronino de la diocezo de Kremono.