Magaz de Pisuerga [maGAZ depiSŬERga] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Magaz de Pisuerga aludas al la rivero Pisuerga, kiu faras limon kun Reinoso de Cerrato.

Magaz de Pisuerga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 011  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 4° 26′ U (mapo)41.981944444444-4.4294444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Magaz de Pisuerga (Provinco Palencio)
Magaz de Pisuerga (Provinco Palencio)
DEC
Magaz de Pisuerga
Magaz de Pisuerga
Situo de Magaz de Pisuerga
Magaz de Pisuerga (Hispanio)
Magaz de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Magaz de Pisuerga
Magaz de Pisuerga
Situo de Magaz de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magaz de Pisuerga [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo kaj la romanika abisdo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 024 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 150 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 11 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villalobón, Villamediana, Palencia, Villamuriel de Cerrato, Reinoso de Cerrato, Venta de Baños kaj Soto de Cerrato.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Sur la monteto konata kiel Castillo de Magaz estis en la 10-a jarcento gvatoturo, el kio restis elfositaj loĝejoj el kiuj ankoraŭ kelkaj konserviĝis. La grotoj de tiu monteto estis jam loĝataj de keltoj kaj romianoj, el kiuj oni trovis restaĵojn de ceramiko de tiuj epokoj. Fine de la 11-a jarcento oni konstruis la fortikaĵon, kiu estis donita de la reĝino Doña Urraca al la episkopo de Palencio. En la Milito de Hispana Sendependigo, Magaz estis okupita de la francaj trupoj, pro strategio ĉe ĉefa vojo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kun romanika absido, la ermitejo ĉe la tombejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti