Koordinatoj: 17° 27′ S 179° 09′ U / 17.450 °S, 179.150 °U / -17.450; -179.150 (mapo)

La insulo Mago estas vulkana insulo kiu kuŝas en nordokcidenta sektoro de la Lau Insularo de Fiĝio. Ĝi estas unu el la plej grandaj privataj insuloj en sudokcidenta Pacifika Oceano, kaj konsistas el 22 km² el tero.

NASA Geocover 2000 satelita bildo
Laboristoj por sukerkano en kampoj de Mago en 1884.

Mago situantas ĉe 166 mejloj OrNOr el la fiĝia ĉefurbo Suva kaj ĉe 14 mejloj SOk el la insuleto Namalata, ĉe Vanua Balavu, kie loĝas ankoraŭ posteuloj de la origina Mago. Mago estas relative nedisvolvigita nune kaj loĝata nur de kelkaj laboristoj de hindaj–fiĝiaj devenoj.

Komence de 2005 Mago estis aĉetita de aktoro de Hollywood nome Mel Gibson kontraŭ 15 milionoj da usonaj dolaroj el japana Korporacio Tokju. Descendantoj de originaj indiĝenaj loĝantoj de Mago, kiuj estis senhejmigitaj en la 1860-aj jaroj, protestis kontraŭ la aĉeto fare de Gibson.