Korporacio Tōkyū

(Alidirektita el Korporacio Tokju)

Korporacio TokyuTokyo-Kyuko (japane: 東京急行電鉄株式会社 [Tōkjō Kjūkō dentecu kabuŝiki-gaiŝa], angle: Tokyu Corporation, laŭvorte: akci-kompanio Elektra Fervojo "Tokia Ekspreso") estas granda japana privata fervoja kompanio, kies linioj situas en Tokio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En Japanio la kompanio estas konata ankaŭ per sia mallongiga nomo "Tokju Dentecu" (東急電鉄 [Tōkjū dentecu]). La linioj de Tokju formas fervojan reton, kiu ligas la centron de Tokio kun okcident-suda parto de Tokio kaj kun gubernio Kanagavo (inkluzive de ĝia ĉefurbo Jokohamo).

Tokyu Corporation
Tokyu Corporation
holdingopublika kompanio • major railway company vd
Dum 2-a de septembro 1922 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Dai-Tokyu
Jura formo japania akciofirmao
Fondita 1a de septembro 1922
Fondintoj Keita Gotō vd
Sidejo Japan, Tokyo, Shibuya-ku, Nanpeidaicho 5-6
Lando Japanio
Agokampo fervojo
ISIN-kodo JP3574200006
filiaj kompanioj Izukyu Holdings • Tokyu Department Store • Tokyu Store • Tokyu Bus • Tokyu Hotels • Mauna Lani Bay Hotel & Bungalows • Tokyu Railways • Tokyu Lifia vd
Posedataj kompanioj Tokyu Fudosan Holdings vd
TTT www.tokyu.co.jp
vdr

Historio redakti

La korporacio Tokju estas fondita la 2-an de septembro 1922 kiel "Elektra Fervojo Meguro-Kamata" (目黒蒲田電鉄 [Meguro Kamata dentecu], angle: Meguro-Kamata Electric Railway) kaj poste renomita al "Toki-Jokohama Elektra Fervojo" (東京横浜電鉄 [Tōkjō Jokohama dentecu]). En 1943 ĝi ricevis sian nunan nomon. Ekde 1944 ĝis 1948 al la kompanio apartenis ankaŭ linioj de jenaj nuntempaj fervojaj kompanioj: Korporacio Kejkju, Korporacio Keio kaj Elektra Fervojo Odakju. Dum tiu periodo la kompanio estis parole konata kiel "Granda Tokju" (大東急 [Dai Tōkjū]).

Linioj redakti

La fervoja reto de la korporacio Tokju enhavas 7 linioj kun komuna longo 99,5 km. Ĉiuj stacioj de la linioj situas en Tokio kaj gubernio Kanagaŭa.

Nomo de linio Fina stacio Fina stacio Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo Maksimuma
rapideco
Emblemo
Esperanta japana japana prononco
Tokju-Tojoko 東急東横線 [Tōkjū Tōjoko-sen] Ŝibuja Jokohamo 21 24,2 1926 110 km/h  TY 
Tokju-Meguro 東急目黒線 [Tōkjū Meguro-sen] Meguro Hijoŝi 13 11,9 1923 110 km/h  
Tokju-Den-en-toŝi 東急田園都市線 [Tōkjū Den-entoŝi-sen] Ŝibuja Ĉuo-Rinkan 27 31,5 1907 110 km/h  DT 
Tokju-Oimaĉi 東急大井町線 [Tōkjū Ooimaĉi-sen] Oimaĉi Mizonokuĉi 15 10,4 1927 85 km/h  
Tokju-Ikegami 東急池上線 [Tōkjū Ikegami-sen] Gotanda Kamata 15 10,9 1922 80 km/h  
Tokju-Setagaja 東急世田谷線 [Tōkjū Setagaja-sen] Sangen-Ĝaja Ŝimo-Takajdo 10 5,0 1925 40 km/h  
Tokju-Tamagaŭa 東急多摩川線 [Tōkjū Tamagaŭa-sen] Kamata Tamagaŭa 7 5,6 2000 80 km/h  

Krome, la korporacio Tokju administras la linion Kodomonokuni (linio inter stacioj Nagacuta kaj Kodomonokuni kun longo 3,4 km) sub kontrakto kun la kompanio Fervojo Jokohama Minato-Miraj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti