Mahler estas brita filmdramo de la reĝisoro Ken Russell. Ĝi temas pri la vivo de la aŭstra komponisto Gustav Mahler.

Agado redakti

En la jaro 1911 kormalsana Gustav Mahler revojaĝas kun sia edzino Alma de sia ĝisnuna laborejo Novjorko en sian hejmurbon Vieno. Dum la vagonarveturo retroscenoj rakontas staciojn de lia vivo.

Dum kiam Alma volas peti helpon de la konduktoro, ĉar al sia edzo ne plaĉas la vagonarkupeo, la unua retrosceno rakontas de lia privata vivo kaj lia labormaniero en la ĉelaga kabano de la geedza paro en ĝia ferioloko. Dum sia laboro li tie elpetas de Alma striktan silenton por sia komponado.

Dua retrosceno rakontas pri la infanaĝo de Gustav: Lia malindulga, kolerema patro Bernhard metas antaŭ sia juna filo altajn postulojn, por atingi stipendion. La familio karesas altajn atendojn, ke Gustav iun tagon fariĝas grandioza koncertpianisto. Gustav preferas komponi ol ludi pianon, sed liajn emojn subpremas lia severa pianinstruisto, tiel ke Gustav iam komencas, intence foresti la pianlecionojn kaj prefere naĝi.

En la vagonaro subite Mahler estas konfrontata kun Max, la amanto de Alma. Virino kunvojaĝanta en la vagonaro, kiu volas disponigi interŝanĝe al la geedza paro Mahler sian kupeon, eniras la kupeon kaj direktas la konversacion sur la temon morto; retrosceno rakontas, kiel la du filinoj de Mahler demandas lin pri la temoj morto kaj dio. Kiam Mahler poste riproĉas sian edzinon pro ŝia amafero, li kolapsas. Dum sia sveno li sonĝas pri sia propra entombigo.

La venonta retrosceno rakontas pri la klopodoj de Mahler por la direktorposteno ĉe la Viena Kortega Opero. Tamen la aneco de Mahler al la juda kredo montriĝas kiel malhelpo kontraŭ la dungiteco. Paralele al tio li devas travivi la kolapson de sia amiko Hugo Wolf, ĉar neniu ekkonas ties talenton.

Post kiam Mahler parolas kun Alma pri la daŭrigo de la rilato, la venonta retrosceno rakontas pri la monaj kaj profesiaj afliktoj de Gustav kaj de liaj gefratoj Otto kaj Josefine. Por ricevi la postenon ĉe la Kortega Opero Mahler decidas konvertiĝi al katolikismo. La ĝojo pri la nova laborposteno estas sombrigita per la sinmortigo de Otto.

Dum kiam post la kolapso de Mahler la kuracisto ekzamenas lin, en la venonta retrosceno Alma riproĉas lin, kial li komponis iun tiel negativan kiel la Kindertotenlieder.

Post la ekzamenado de Mahler la kuracisto starigas la demandon, en kio konsistas la senco de la vivo kaj de la sufero. Dum la restado de la vagonaro ĉe la stacidomo Mahler ĝojas pri la simpatimontradoj de la homoj sur la kajo. Kiam Alma esprimas sian malkontenton pri tio, ke ŝi sentis sin la tutan tempon traktata de Mahler kiel pli bona dommastrino, li kontraŭdiras al ŝi, ke li esprimis sian amon al ŝi per sia muziko. La du repaciĝas; Max ne plu ricevas ion.

Kiam d-ro Roth volas komuniki al la ge-Mahler-oj, ke la korinflamo de Gustav revenis kaj ke Gustav maksimume vivos du semajnojn, Gustav diras pri si kaj Alma: „Ni du vivos eterne!“

Kritikoj redakti

La filmo malkovras rilatojn inter biografio kaj muzika interpretado, estas tamen troŝarĝita per bombasta kaj banala kulturkiĉo. La intencita mokado de katolikismo, vagnerismo kaj naziismo foje estas maleleganta. - Lexikon des Internationalen Films [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti