Mahonia × media

Mahonia × media estas hibrido el la familio de Berberisacoj (Berberidaceae). Ĝi estas hibrido el japana mahonio (Mahonia japonica) kaj Mahonia lomariifolia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mahonia × media

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Mahonio Mahonia
Specio: hibrido Mahonia x media
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
la floraro de la kultivaro ’Winter Sun’

Priskribo redakti

Mahonia ×media estas kreskanta ĝis 4 m alta ĉiamverda arbusto kun fortaj kaj malmultaj branĉoj. La folioj longas ĝis 60 cm kaj konsistas el 17 ĝis 21 pinataj folietoj. Ili estas ovoformaj, la malsupra surfaco estas flave verda.

Uzado kaj bredoformoj redakti

Mahonia ×media estas malofte plantita kiel ornamarbusto en ĝardernoj kaj parkoj. Ekzistas diversaj kultivaroj:

  • 'Arthur Menzies'
  • 'Buckland' kun pendantaj branĉoj
  • 'Charity' kun helflavaj folioj.
  • 'Lionel Fortescue'
  • 'Winter Sun' estas kultivaro, kiu kreskas malalten. Ĉi floras pli malfrue ol 'Charity'.

Literaturo redakti

  • Roloff, Andreas, A. Bärtels: Flora der Gehölze. 2a eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). , 2006.ISBN=3-8001-4832-3.
  • Zander, Robert: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.
  • Brickell, Christopher: The Royal Horticultural Society (Eld.): Die große Pflanzenenzyklopädie. A bis Z. Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0657-1.

Retligoj redakti