Majstro Bimba

Manuel dos Reis Machado (naskiĝinta la 23-an de novembro 1899 en Salvador de Bahio, Brazilo; mortinta la 5-an de februaro 1974 en Goiânia),[1][2] ankaŭ nomata Mestre Bimba (portugale por Majstro BimbaMagistro Bimba), estis brazila majstro de kapoejro kaj fondinto de ĝia pli moderna stilo capoeira regional.

Majstro Bimba
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1899 (1899-11-23)
en Salvador de Bahio
Morto 5-an de februaro 1974 (1974-02-05) (74-jaraĝa)
en Goiânia
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo luktoartisto • capoeira practitioner • sporta trejnisto
TTT
Retejo http://www.mestrebimbafundacao.blogspot.com/
vdr

La komenco redakti

Komence de la 20-a jarcento la brazila ŝtato iom pli ofte ĉasis praktikantojn de la afrikbrazilaj religioj kandombleo, umbando, kapoejro kaj aliaj. Ekzistis timataj rajdotrupoj de la polico, kiu entenis en siaj vicoj ankaŭ kapoejro-batalantojn. En la antaŭa jarcento ekzistis en Rio-de-Ĵanejro la terorisma Nigrula Gardistaro ("Guarda Negra"), kiu por protekto de la monarĥio batalis kontraŭ la respublikanoj. Dum tiu ĉi tempo alkreskis Manuel dos Reis Machado kun kapoejro.

Luta Regional Baiana redakti

 

En la jaro 1930 Getúlio Dornelles Vargas transprenis la potencon en Brazilo. Tiutempe Bimba ekigis la epokon de la akademioj. Li fondis la unuan permesitan akademion por kapoejro en 1932. Bimba instruis Luta Regional Baiana [regiona lukto bahia], pli malfrue konata kiel Capoeira Regional [regiona kapoejro], kaj validis siatempe kiel nevenkebla. Majstro Bimba ankaŭ tenis la kromnomon trés pancadas („tri batoj“). Li kiel unua enkondukis metodan trejnon. Al tio apartenis ekzercoj kiel Seqüências, Cinturas kaj Desprezadas/Balãos.

 

La naŭ reguloj de Majstro Bimba redakti

  1. Fumado dum la trejno estas malpermesita.
  2. Ne drinku. Alkoholo blokas la metabolon de la muskolaro.
  3. Ne provu imponi viajn amikojn per kapoejro ekster la roda [kapoejra rondo]. Ĉiam pensu pri tio, ke via plej bona amiko en batalo estas la surprizo.
  4. Ne parolu dum la trejnado. Uzu la tempon por observi la aliajn.
  5. Ekzerciĝu ĉiam per la ginga [baza paŝo].
  6. Trejni ĉiun tagon la bazajn ekzercojn.
  7. Ne timu aliri proksimen la kontraŭulon. Je pli malvasta ludo oni lernas pli multe.
  8. Forigu ĉiun malnecesan streĉon en la korpo.
  9. Estas pli bone, esti venkata en la roda ol surstrate.

Único Esporte Genuiamente Brasileiro redakti

Sekvis tempo de intensa kapoejra praktiko. Post prezentado de Majstro Bimba en 1953 (tiam elektita) prezidanto Getúlio Vargas nomis kapoejron „único esporte genuiamente brasileiro“ - ununura vera brazila sporto.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti