Maksimiliano el Hamiltono

Imperia grafo Maksimiliano el Hamiltono (germane: Maximilian von HamiltonMaximilian Reichsgraf von Hamilton; naskiĝis la 17-an de marto 1714 en Munkeno, mortis la 31-an de oktobro 1776 en Olomouc[1]) estis en la jaroj 1761 ĝis 1776 episkopo de Olomouc.

Lia Ekscelenco
Maksimiliano el Hamiltono
Episkopo de Olomouc
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1714 (1714-03-17)
en Munkeno
Morto 31-an de oktobro 1776 (1776-10-31) (62-jaraĝa)
en Kroměříž
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Julius Frank Xavier Leopold Hamilton, Count Hamilton vd
Patrino Maria Ernestine von Starhemberg vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Olomouc
Dum 1761 ĝis 1776
Antaŭulo Leopold Friedrich Reichsgraf von Egkh und Hungersbach
Sekvanto Anton Theodor von Colloredo-Waldsee-Mels (ĉefepiskopo)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis membro de skotlanda familio de dukoj de Hamiltono, lia avo James foriris post detronigo de la katolika angla reĝo Jakobo la 2-a per la t.n. Glora Revolucio en bavarian ekzilon, kie li akiris titolon de regna grafo. Ĝuste el Bavario devenis ankaŭ Maksimiliano. Maksimiliano el Hamiltono estis la lasta episkopo olomouca, poste estis la olomouca episkopujo avancita je ĉefepiskopujo. La episkopo estis eminenta mastrumanto kaj li fondis novajn vilaĝojn kaj manufakturojn. Omaĝe de li estis nomita ankaŭ municipo Hamiltony en Vyškov-regiono.

Li estas sepultita en rektorata preĝejo de sankta Anna (aŭ ankaŭ kapelo de sankta Anna) en Olomouc.

Referencoj redakti